Triŝerco

* * *

En Unikso vi povas agordi ĉion!

Kaj vi, damne, agordados ĉion!

http://bash.org.ru/quote/400761

* * *

xxx (09:16:05 21/10/2008)
Nu ĉu vi finhakis Vindozon hieraŭ?

yyy (09:16:37 21/10/2008)
Mi hakis, sed ĝi ne ekfunkciis. Tamen mi tutegale la aferon solvis.

yyy (09:19:30 21/10/2008)
Mi, do, hieraŭ duonvesperon fikadis kun tio. Nur hieraŭ, sen kalkuli la antaŭajn tagojn!

En la normala reĝimo provis, kaj en la „sekura“. 0% de sukceso. Finfine mi eksplodis — ĵetis la tekokomputilon sur la liton. Ĝi renversiĝis per la suba parto supren — kaj tie estas algluaĵo kun la aspirata kodo.


Evidentiĝis, ke mi havis Vindozon OEM, nur forgesis pri tio — la tekokomputilo estas jam 7-jara. Mi ridploris pri mi mem dekon da minutoj!

http://bash.org.ru/quote/400747

* * *

En mia universitato okazis, ke oni akceptis pli da studentoj, ol estas lokoj. Sed provoj iun eksigi ne donas rezultojn. Nun mi, ŝajne, komprenas, kiu pendigis en la halo afiŝon pri la ekvendo de la nova Fallout 3…

http://bash.org.ru/quote/400736

Fallout 3, daŭrigo de la populara ludo

Longe atendita renovigo de komputilo

Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari.

La unua ideo estis aĉeti novan komputilon, pli-malpli kontraŭ dudek mil rubloj. Sed la sumo grandas, la nuna komputilo fidindas, la nova povas esti neglate funkcianta — temas pri iuspeca lotumado. Do, mi pripensis, kiel la nunan komputilon renovigi…

Rezulte mi aĉetis hodiaŭ 1 GB da ĉefmemoro (Kingston, 2×562) kaj DVD-RW (antaŭe mia komputilo ne povis eĉ legi DVD-ojn). Horon antaŭe mi ĉion sukcese instalis, ĉe la 55-a minuto de uzado „la flugo normalas“. La kosto de la tuto estas malpli ol 3 mil rubloj, kio espereble demetos almenaŭ por jaro bezonon fari novajn renovigojn.


Dank’ al la novaj aĉetoj mi finfine povis rigardi la DVD-on kun fotoj de la rusia IJK (IJK-60, apud Kovrov en Rusio, 2004). Tiun diskon donacis al mi Sjoerd Bosga, kiam li kun kelkaj rusiaj junaj E-aktivuloj renkontis la novan jaron 2005 kun mi kaj Natalja en Peterburgo. Estas multaj interesaj trovaĵoj en la disko. Jen, ekz., foto el la unua kongresa tago fare de Maria Terjoĥina (nun loĝanta en… Ĉinio). La serioza knabo maldekstre estas mi.

Foto de IJK-60. Fotis M. Terjoĥina

PuntoSwitcher is Evil

En Rusio multaj homoj uzas programeton, kiu nomiĝas PuntoSwitcher. Tiu programeto faciligas transŝalton inter la klavararanĝoj, aŭtomate divenante, kiam oni tajpas ruse kaj kiam angle (ekz., dum programado aŭ vera anglalingva verkado).

Jen bonega ekzemple el Vikipedio (!), kial oni ne uzu tiun programeton: «Saŝa, mi муку tre ĝojas vin rekontakti!»
La cirilaĵo «муку» aperis neintence pro tio, ke la Esperanta vorto «vere» skribatas per la samaj klavoj, sed forestas en la vortaro de Switcher (certe ja), dum la samklavara vorto «муку» nepre estas en la vortaro (signifas ruse «farunon»)…


Oni ne permesu al komputilo tro multon, jen estas firma starpunkto.

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2