Longe atendita renovigo de komputilo

Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari.

La unua ideo estis aĉeti novan komputilon, pli-malpli kontraŭ dudek mil rubloj. Sed la sumo grandas, la nuna komputilo fidindas, la nova povas esti neglate funkcianta — temas pri iuspeca lotumado. Do, mi pripensis, kiel la nunan komputilon renovigi…

Rezulte mi aĉetis hodiaŭ 1 GB da ĉefmemoro (Kingston, 2×562) kaj DVD-RW (antaŭe mia komputilo ne povis eĉ legi DVD-ojn). Horon antaŭe mi ĉion sukcese instalis, ĉe la 55-a minuto de uzado „la flugo normalas“. La kosto de la tuto estas malpli ol 3 mil rubloj, kio espereble demetos almenaŭ por jaro bezonon fari novajn renovigojn.

Dank’ al la novaj aĉetoj mi finfine povis rigardi la DVD-on kun fotoj de la rusia IJK (IJK-60, apud Kovrov en Rusio, 2004). Tiun diskon donacis al mi Sjoerd Bosga, kiam li kun kelkaj rusiaj junaj E-aktivuloj renkontis la novan jaron 2005 kun mi kaj Natalja en Peterburgo. Estas multaj interesaj trovaĵoj en la disko. Jen, ekz., foto el la unua kongresa tago fare de Maria Terjoĥina (nun loĝanta en… Ĉinio). La serioza knabo maldekstre estas mi.

Foto de IJK-60. Fotis M. Terjoĥina

Комментарии закрыты