Nek domo, nek strato

Lige kun la 1-a de majo, la laborista festo ĉiam amase (kaj, ŝajne, iom devige) festita en Sovetunio, aperis en la ruslingva blogaro multaj nostalgiaj noticoj. Por ne postresti, ankaŭ mi elmetu unun el la plej popularaj sovetiaj kantoj kun laŭlinia traduko en Esperanton.

Muziko de David Tuĥmanov, teksto — de Vladimir Ĥaritonov. Kantas ensemblo „Samocveti“. Komenco de la 1970-aj. Temas evidente pri „tutsovetiaj konstruejoj“, inter la plej lastaj kaj plej grandaj estis la aŭtoprodukta uzino VAZ kaj la Bajkal-Amura fervojo, krome estis multaj malpli grandaj „regionaj“ konstruejoj — partopreno en ili estis prestiĝa kaj eble ne ĉiuj dezirantoj eĉ rajtis.

Колеса диктуют вагонные, где срочно увидеться нам
Vagonaj radoj diktas, kie ni urĝe renkontiĝu.
Мои номера телефонные, разбросаны по городам.
Miaj numeroj telefonaj estas disĵetitaj en [diversaj] urboj.

„Samocveti“
„Samocveti“

Refreno:
Заботится сердце, сердце волнуется,
Zorgas la koro, la koro maltrankvilas,
Почтовый пакуется груз…
La poŝta kargo estas pakata…
Мой адрес — не дом и не улица,
Mia adreso estas nek domo, nek strato,
Мой адрес — Советский Союз.
Mia adreso — Sovetunio.

 

Вы, точки-тире телеграфные, ищите на стройках меня.
Vi, punktoj kaj strekoj telegrafaj, serĉu min en la konstruejoj.
Сегодня не личное главное, а сводки рабочего дня.
Hodiaŭ ne personaj aferoj gravas, sed la novaĵoj de labortago.

Refreno.

Я там, где ребята толковые, я там, где плакаты. “Вперед!”,
Mi estas tie, kie la junuloj lertaj, mi estas tie, kie la afiŝoj „Antaŭen!“
Где песни рабочие новые страна трудовая поет.
Kie la kantojn laboristajn novajn la lando laboranta kantas.

Refreno.

La kanto estis (kaj fakte restas) tre populara, do tute povis ekzisti poezia Esperanta traduko, pli aŭ malpli bona. Mi neniam aŭdis ĝin, sed ankaŭ en la landa movado mi aperis preskaŭ dek jarojn post kiam ĉesis ekzisti la prikantata ŝtato.

PS: Cetere pri ĉiuj menciitaj sovetiaĵoj, krom eble la ŝtato, ne ekzistas artikoloj en Esperanta Vikipedio. Mi volis ligi, sed mankas al kio. Legu do almenaŭ pri la atingoj de socialismo.

4 thoughts to “Nek domo, nek strato”

  1. La kanto ja pli-malpli belas, sed la teksto estas jam tute ne aktuala. Do, malverŝajnas, ke ĝi meritas tradukadon.

    *malgrandlitere kaj eksprovlegiste* I.a., en la traduko de la unua linio perditas unu sufikso -iĝ- ;)

      1. Almenaŭ unu korektemulo ja estas ĉiam en via dispono :). En mia okazo la leĝo de Tonjo validas senrezerve kaj ekstermezure ;)

Комментарии закрыты