Finfine Istanbul

Ah, finfine mi plenumis mian delongan revon kaj vizitis Turkion. Mi venis en la eŭropan Turkion buse de Bulgario hieraŭ nokte je la 1-a kaj forlasis ĝin sammaniere la saman tagon preskaŭ meznokte.

Kompreneble dum tiu tempo mi ne multon vidis en Istanbulo, sed ja sufiĉe por ĝui la etoson. Iomete malhelpis, ke mia kunvojaĝanta boparencino ne tre ŝatis la urbon (mi supozas, ke ĉar ŝi estis en malbona humoro aŭ ĉar ŝi havis ian antaŭsupozon pri Turkio).

La plej grava mirindaĵo de la tago estis la malkovro, ke en Istanbulo vendistoj multe pli facile kaj decideme parolas ruse, ol eĉ en Bulgario. Oni ne nur respondas al demandoj ruse, oni eĉ mem alparolas ruse, kiam havas supozon, ke vidas ruslingvanojn antaŭ si. Mia ĝerma turka lingvo tute ne estis bezonata, ĉar vendistoj kaj kelneroj kutime havas iom pli bonan rusan :)

Necesas precizigi, ke temas pri certa distrikto, kie okazas amasa komerco inter lokaj firmaoj kaj komercistoj el diversaj lokoj de eksa Sovetio. Parto de la vendistoj estas la tjurklingvaj (ĉefe azerbajĝanaj) migrintoj el eksa Sovetunio, kiuj ja certe parolas ruse sufiĉe bone.

Mi nepre planas iam reveni por vojaĝi en Turkio iom pli bone kaj longe.