Patrino! Parolu ruse!

Trijarulino Maŝa spektis sian plej ŝatatan filmon pri museto Mejzi. En la momento, kiam Mejzi preparas donacon por siaj akvariaj fiŝetoj, la patrino demandas Maŝa-n:

— Por kiu Mejzi preparis surprizon?

— Por fiŝoj, — respondas aŭtomate Maŝa (en Esperanto, kiun ŝi malofte uzas aktive).

Poste ŝi kvazaŭ sentis ian malakordon interne, rigardis la patrinon kaj severe diris en la rusa: „Parolu ruse!“

— Sed kial? — miris la patrino.

— Ĉar en Esperanto parolas la patro. Vi parolu ruse.

Mejzi en Esperanto: