Fanfarone

Mi nun ĉiumarde instruas Esperanton kaj ĉiuvendrede — la osetan.

Mezlernejo en nordo de la urbo ekhavis ideon instrui malpli popularajn lingvojn sur sia bazo kaj invitis min inter la unuaj instruistoj. La sola alia instruata tie lingvo estas la greka.

Estas certe malfacile kaj ne tre enspezige. Sed mi delonge havis jukon pri tio, eĉ sonĝis kiel mi instruas jen tiun lingvon, jen tiun, kaj iom feliĉas nun.

La loko malproksimas de la metrostacio, la ejo estas malnova ligna konstruaĵo, sed la komenco estas bona :)