„Kukolo“ esperantigita

Jam tri aŭ kvar jarojn antaŭe mi tradukis en Esperanton la trilingvan filmon de Aleksander Rogoĵkin pri la lasta soveti-finna milito. Estas tre nekutima primilita filmo, kiel ankaŭ la aliaj militaj filmoj de Rogoĵkin. Tri diverslingvaj homoj hazarde trovas sin en la sama loko surfone de bela samea pejzaĝo. Ruson ludas rusa aktoro, finnon — la finna, sameinon — la samea.

Vi povas elŝuti la filmon ĉe http://filmoj.net/kukolo/

Tiu ĉi kortuŝa filmo iam estis unu el la puŝoj, kiuj igis min eklerni la finnan. Bedaŭrinde, mi tute ne sciis la finnan, kiam mi tradukis la subtitolojn el la angla. Mi povis ĝustigi ilin, kiam oni parolis ruse, sed tute ne, kiam oni parolis finne. Nun mi kelkloke skribus alimaniere (ekzemple, Veikko diras kelkfoje, ke li studis Tukholmassa, en Stokholmo, tio nur hazarde unufoje aperas en la subtitoloj). Foje li diras Kiitos, do simple „Dankon“, sed la subtitola teksto estas „Dankon al vi“ (de la angla Thank you). Kelkloke estas mistajpoj aŭ eĉ, en unu loko, fuŝo de kruda maŝina antaŭtraduko, sed ŝanĝi tion ĉion mi ne plu kapablas — la tekstan dosieron mi ne plu havas, la subtitoloj estas parto de la video-dosiero, ne eblas ilin ŝanĝi.

Espereble, vi amos la filmon. Se jes, provu trovi en via lingvo alian filmon de la sama reĝisoro — „Tranzito“ (en: Transit, ru: Peregon; 2006) pri la renkontoj de rusaj kaj usonaj pilotoj en Ĉukotko dum la Dua mondmilito. „Malbunta pejzaĝo elstarigas la rilatojn kaj sentojn“, kiel skribas komentantojn pri la nekutimaj militaj dramoj de Rogoĵkin.

En Rusio Rogoĵkin estas pli konata pro siaj komedioj: „Specifaĵoj de nacia ĉasado“, „Specifaĵoj de nacia ĉasado vintre“, „Specifaĵoj de nacia fiŝkaptado“. Kiel oni ŝercas, „Pasternak-on mi ne legis, sed havas opinion“, do same mi — tiujn komediojn ne spektis (plene), sed havas opinion, ke ili estas aĉaj kun ebriegaj homoj kiel la ĉefa ridindaĵo. Min, kiu trinkas unu glaseton da biero dum duonjaro, ial tre ĝenas la antaŭjuĝo pri rusoj kiel totale drinkanta nacio.