Nuoruus

Notico pri la vivo en bulgara ripozloko kaj

Foje Maŝa (jam 3,5 jarojn aĝa) demandas min, kiel estos tiu aŭ alia vorto en la lingvoj, pri kies ekzisto ŝi scias. Ial ŝi bone scias, ke ekzistas Finnlando kaj la finna lingvo, — kaj mi ĉiam estas perpleksita per la demandoj pri la finna leksiko.

Hieraŭ, kiam ni iris al la loka grandvendejo „Mladost“ („juneco“ en la bulgara), mi klarigis pri la nomo, ke estas „juneco“, en la rusa „molodostj“, en la bulgara „mladost“. Mi mem kulpis, ke Maŝa demandis: „A po-finski?“ („Kaj en la finna?“) Mi diris, ke mi ne povas tuj rememori (mi konjektis, ke la vorto devas havi -us finaĵon, sed ne povis rememori la radikon).

Subite mi rememoris, ke mi havas telefonnumeron de Kalle en mia poŝtelefono. Mi do demandis lin, li respondis preskaŭ tuj, kaj mi sonigis la rezulton: nuoruus. Maŝa eĉ kelkfoje ripetis. Mi memoris la vorton „vanha“ (maljuna/malnova), sed ne „nuori“ (juna). Pasis iom pli ol duonjaro ekde kiam mi ĉesis regule lerni la finnan, tio senteblas.

Maŝa ne estis tiom impresita, kiom la ĉeestinta patrino de ŝi, mia edzinjo Natalia. Modernaj teknologioj en la servo al lingva evoluo de la infano! :)