Ankoraŭ unu lingva skandalo

Iam la Granda Latva Studentino Dace Kalninja decidis legi pri si en Interreto. Sed eĉ la kolerego pro la legitaĵo ne igis ŝin almenaŭ blasfemi en la rusa.

Je similaj mallongaj rakontoj pri latvino Dace plenas la ruslingva Interreto ekde kiam novaĵservoj diskonigis historion de la latva studentino. Ŝi laboris en vendejo Narvesen kaj rifuzis paroli ruse kun kliento. La dunginto maldungis ŝin pro la okazaĵo, sed naci-radikala partio Visu Latvijai! donacis al ŝi honoran diplomon.

Pli poste Dace ricevis ankaŭ medalon de la Centro por Ŝtata Lingvo, kiu nomiĝas iom komplike „Amika medio por la ŝtata lingvo“. Dum enmanigo de la insigno la estro de la Centro s-ro Kursitis diris, ke li volonte dungus la junulinon por sia institucio.

„Verku rakonton pri Dace, subtenu la ruslingvanojn en Latvio“, — sub tia frapfrazo estas verkataj ŝercrakontoj pri la latva studentino. Ruslingvanoj konsistigas preskaŭ trionon de la loĝantaro en tiu nova Eŭropunia lando, ili estas eble la plej subpremata lingva grupo inter ĉiuj eks-sovetiaj respublikoj.