Gajnu superban aspektigon por via WordPress

Jai Nischal Verma, la aŭtoro de la nuna aspekto de mia blogo, anoncis pri ebleco gajni iun el deko da superbaj komercaj aspektigoj, kiujn li preparis por vendo sed ne sukcesis vendi pro la financa krizo.

Por gajni aspektigon fare de Jai necesas nur mencii la eblecon en sia blogo.

Estas nur tiel simple. Vi mencias la disdonon de aspektigoj, poste Jai elektas dekon da feliĉuloj — kaj oni profitas la novajn aspektigojn en siaj projektoj. Mi ankoraŭ ne elpensis, kie mi uzos la aspektigon en la kazo de gajno — sed vere estas pluraj lokoj, se nur pensi pri tio. Mi posedas aŭ prizorgas jam eble dekon da WP-paĝaroj, ĉiuj uzas senpagajn aspektigojn, ofte tolereble bonajn, sed ne pli ol tio.