Migrado

Mia edzino migras de VivĴurnalo al propra paĝaro Perfekta.in/ (ŝi plu legeblos en ЖЖ dank’ al aŭtomata duobla publikigado).

Mi pensas fari la samon, sed ankoraŭ ne elpensis same trafan adreson… www.slvk-q.(io ajn) certe estos libera, sed ial ĝi ne forte impresas min… :)

Ĝisdate: mia delonga amiko konvinkis min, ke mi tute ne havas elekton, sed devas preni amikeco.ru, kion mi ja faris.

Нет комментариев к Migrado

  • Назови сайт «Со Славиком»: http://soslavi.com

  • Dankon pro la bona ideo! :)
    Kiel varianto, soslavik.com :)

  • Verdire por mi estas nekomprenebla disvastigxanta kutimo establi blogojn en apartaj propraj hejmpagxoj. Slavik, eble vi klarigos, kiujn profito kaj oportuneco tio donas?

  • » kiujn profito kaj oportuneco tio donas?

    Tio donas tri profitojn:
    * memstarecon (vi ne dependas de LJ, Supo kaj iu ajn ankoraŭ kaj kulpigas pri paneoj nur sin mem);
    * eblecon altigi paĝorangon de aliaj siaj projektoj per la rektaj ligiloj el via blogo (ĉar la blogo havas apartan domajnon, tio efikas);
    * monon, eĉ se negrandan (eblas vendi reklamon ĉe sia propra paĝaro).

    Por multaj homoj estas negrave, sed min vere tedas verki generante enhavon por aliuloj. :) Ekzistas eĉ merkatika nomo por tiaj projektoj retaj: UGC (user generated content) — homoj kunvenas en iu reklamata paĝaro kaj distras sin mem dum la posedanto(j) ricevas monon. :)

  • > * memstarecon (vi ne dependas de LJ, Supo kaj iu ajn ankoraŭ kaj kulpigas pri paneoj nur sin mem);

    Hm. Laŭ mi tiu gravas ĉefe de politika vidpunkto. Paneoj okazos ankaŭ dum uzado de nedependa blogo en propra hejmpaĝo. Aldone estas problemoj pro pripago de komplezoj. Antaŭnelonge nia urba forumo fiaskis, tial ĝia estro ne povis ĝustatempe sendi monon al posedanto de servilo: kialo estas iuj neatenditaj ŝanĝoj en nia banka sistemo. Oni restarigas enhavon de la forumo nur dank’al multaj programistoj partoprenantaj ĝin. Koncizdire: ĉio dependas de volo Dia. :)

    > Por multaj homoj estas negrave, sed min vere tedas verki generante enhavon por aliuloj. :)

    Tamen en LJ ekzistas simplaj kaj oportunaj eblecoj por fari amik-listo kaj observi agadon de retamikoj. Ĉu io simila estas por memstara blogo?

  • » Ĉu io simila estas por memstara blogo?

    RSS estas esence la sama teknologio ĉie. :)

Оставить ответ

Вы можете использовать эти HTML тэги

<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

  

  

  

Amikeco.ru попытается взять ссылку на вашу последнюю запись по указанному выше адресу

Реклама

Предложения