Anekdoto de Boris Kolker

Pri lingvoposedo:

Kiel vi memoras, en la demandaro plenigenda por peti laborlokon estis ero:
«Kiujn fremdajn lingvojn vi posedas? (parolas, legas, skribas)»
Iu respondis: «La germanan. Legas, sed ne komprenas».

Se vi komprenas tiun ĉi anekdoton kaj loĝas en Rusio, ne forgesu mencii Esperanton dum la popolnombrado, kiu jam baldaŭ startas.