Esperantujo ĉe Ning
Автор: В. Иванов. Записано 01.02.2010 в 01:46Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj.
Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com:
La relative nova socia reto ĉe Ning estas kvalite tradukita en Esperanton kaj jam eliras el la (nepra por tiaj projektoj) stato de stagno. Viglaj diskutoj okazas, interalie, pri la furora filmo de Cameron kaj aliaj aferoj.
Похожие записи/Similaj noticoj:
• Kontaktu rusiajn esperantistojn
La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed...
• Denove pri la sama temo: kiom da ni?
Nur tre pigra esperantisto ankoraŭ ne komentis centfoje pri la demando: «Kiom da E-parolantoj estas en la mondo». Mi ne estas...
Mia bona konato el Barnaul, nome Ikar, konsilis multajn ligilojn pri denaskismo. Por ne forgesi ilin, mi konservu ilin en la...
Inter la lastaj furoraĵoj de la ruslingva Interreto estas ruse subtitolita YouTube-video kun ĉeĥa kanto „Joĵin el baĵinoj“ (marĉoj?), produktita en...
Теги: esperantujo, interreto
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »



Dankon, Slavik! Jen miaj pensoj pri la temo:
http://esperantujo.ning.com/profiles/blogs/socireta-epoko