Finnlando eble aliĝos al NATO
Автор: В. Иванов. Записано 11.05.2008 в 16:17
Jyri Häkämies, finnlanda ministro pri defendo, porparolis aliĝon de la lando al NATO dum kunveno de „Atlantika Societo“ en Helsinko la 6-an de majo. Laŭ Häkämies, membriĝo de Finnlando kaj Svedio en NATO povas pozitive influi kaj la nordiajn landojn, kaj NATO-n, kaj la rilatojn inter la nordiaj landoj kaj Rusio. Pri tio informas agentejo „Regnum“.
Por iom mildigi la impreson de tia eldiro, Häkämies atentigis:
Mi mem emas pensi, ke nia sperto kaj niaj larĝaj rilatoj kun Rusio povus pli emigi NATO-n al kunlaboro kun Rusio. Ni havas la saman rolon ankaŭ en EU.
Senrilate la detalojn, eventuala aliĝo de Finnlando al NATO certe ne vekos entuziasmon en Rusio, la lando, kies ŝtatajn limojn NATO jam atingis en Estonio kaj Latvio. Malgraŭ alisencaj deklaroj de NATO, en Rusio tiu internacia organizo estas daŭre perceptata kiel specife kontraŭ-rusia.
Foto el „Ruotuväki“, la gazeto de Defenda Ministerio de Finnlando.
Похожие записи/Similaj noticoj:
Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al...
Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen...
Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio...
• Plejparto de rusianoj ne sentas sin eŭropanoj
Laŭ la freŝa esploro de „Levada-centro“, 59% de la loĝantoj de Rusio ne sentas sin eŭropanoj. Ŝajnas, ke temas pri io...
Теги: finnlando, politiko
Размещено в: По-русски | Комментировать первым »


