La Granda Komisio kaj ĝia adreso

«We chose Matthew 28:28, the great commission, as our central text», legas mi en la teksto, kiun mi devas traduki en la rusan. Strangege, en la rusa Biblio tiu verso forestas, la libro de Mateo finiĝas je 28:20. Denove diferenco en numerado, mi kredas, kiel en Psalomaro (tie eĉ ĉapitroj estas diverse numeritaj).

La «granda komisio» en la rusa:
19 Итак идите, научите все народы, крестя их во имя Отца и Сына и Святаго Духа, 20 уча их соблюдать все, что Я повелел вам; и се, Я с вами во все дни до скончания века. Аминь.