Kateto provoka

Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi volis delogi ŝin de malgajaj pensoj (ŝi kutime ne ŝatas reveni hejmen de promenado, kaj ĝenerale ne tre ŝatas ŝanĝojn) kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, mi gaje babilis pri kio ajn. Ĉefe pri nia bela blanka kato, kiu atendas nin hejme kaj al kiu ni revenas.

Kiam ni jam malfermis la pordon, la kato, kontraste al sia kutima konduto, ne renkontis nin malantaŭ la sojlo. Nur kiam mi multe vokis lin (deŝirante vintrajn ŝuojn de la piedoj de mia dujarulino), li pigre aperetis el-post la ĉambra pordo en la koridoron.

Daŭre babilante pri la kateto, mi nomis lin «katet’-apenaŭkompreneblulet’» kaj nur poste teruriĝis. :)

Nia antaŭa (ofte uzata ĝis nun) monstrovorto estis «leporeto-saltemuleto», kiun mi tamen unue inventis (tradukis el la rusa «зайчик-попрыгайчик») kaj nur post iom da trejnado spertiĝis rapide kaj senĝene prononci. Evidentas la progreso al pli kaj pli facila prononcado de pli kaj pli monstraj kunmetitaĵoj…

Kaj jen la apenaŭkompreneblulet’:

Maŝa kaj kateto