Pruntita afableco

Mi delonge sciis, ke en kelkaj kareliaj dialektoj (ĝenerale multege influitaj de la rusa lingvo) oni diras „dankon“ per „pássibo“ (de „spasíbo“).

Hodiaŭ, el la jakuta Vikipedio, el la artikolo pri Esperanto, mi eksciis, ke ankaŭ en la jakuta lingvo ekzistas afablaj diraĵoj, evidente prunteprenitaj el la rusa. Jen kiel aspektas frazo „Unu bieron, mi petas“ en la jakuta:

Биир пиибэтэ, баhаалыста

„Bahalista“ estas „paĵalista“ („poĵalujsta“ plenforme) de la rusa.

Por diri „dankon“ bulgaroj, persoj kaj armenoj abunde uzas mersi.