Prezidento Medvedev reformos kopirajton

Reformojn de la sistemo, kiu gardas aŭtorajn rajtojn, promesis en Moskvo rusia prezidento Dmitrij Medvedev. Li petis skribajn proponojn de retaj aktivuloj, kiujn li planas transdoni kaj al la ŝtata parlamento, kaj al la internacia politika elito dum ŝtatestraj kunvenoj.

La 29-an de aprilo en Rusia Ŝtata Junulara Biblioteko okazis renkontiĝo de Medvedev kun „interret-komunumo“. Dum la evento, kiel informas Kremlin.ru, ĉeestantoj rakontis al la ŝtatestro pri licenzoj Creative Commons kaj proponis mencii liberajn licenzojn en la preparata nova versio de la civila kodo.

La partoprenantoj de la diskuto ankaŭ menciis „liberon de panoramo“: laŭ la nunaj rusiaj normoj por publikigi foton de konstruaĵo necesas preni permeson de la arkitekto, kio plej ofte teknike ne eblas. Pro „mallibero de panoramo“ jam centoj da fotoj el la stratoj de rusiaj urboj estis forigitaj el Commons, la grandega aŭdvida tenejo, el kiu ĉerpas ilustraĵojn i. a. Vikipedio.

La neprofita organizo „Wikimedia Ru“ partoprenas preparadon de la proponoj por reformoj en leĝaro pri aŭtoraj rajtoj.

Pli frue en aprilo en ruslingva interreto furoris fotorakonto pri la junulara biblioteko (la komentoj estas ruslingvaj, sed la fotoj multon rakontas per si mem).