Prezidento de Norda Osetio parolas pri la nuna Beslano

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Aliaj novaĵoj forpuŝis de la novaĵ-bendoj temon de Beslano, sed la fortege vundita sud-rusia aŭtonomio Norda Osetio plu spertas multajn politikajn kaj psikologiajn postsekvojn de la septembra teruraĵo.

Kiel informas novaĵagentejo «Regnum», la 29an de decembro la nord-osetia prezidento Aleksandro Dzasoĥov partoprenis pres-konferencon por rusiaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. En sia antaŭparolo s-ro Dzasoĥov atentigis pri ekonomiaj sukcesoj de la Respubliko Norda Osetio — Alanio, kiuj estas iom elstaraj kompare kun atingoj de la najbaraj sud-rusiaj regionoj. Remomirigante pri la eventoj en Beslano, la prezidento diris, ke ĉio ebla estos farita por maksimume subteni la suferintojn. Li ankaŭ eldiris sian delongan starpunkton pri la bezono de plia travidebleco en la esploro de la okazintaĵoj, interalie pri tio li atentigis la rusian prezidenton s-ron Putin dum la okazinta tagon antaŭe renkontiĝo en Moskvo. Aleksandro Dzasoĥov informis pri la ŝanĝoj en la loka polico: policistoj ricevis pli da teknikaĵoj por gardi la orientan administracian limon de la respubliko, krome dank’ al aldona financado el la federala centro estis fondita ankoraŭ unu polica taĉmento. Lige kun la beslana temo, li esprimis sian esperon pri pli bone funkcianta mekanismo por solvi similajn okazaĵojn kaj eldiris kelkajn ideojn pri proksimiĝo al tiu idealo.

Pri la publikaj rilatoj en la respubliko s-ro Dzasoĥov ne kontentas pri la maniero de kelkaj politikaj movadoj diskonigi informon. I. a. antaŭ iom da tempo en poŝtaj kestoj de osetianoj aperis libreto sen indiko pri la presejo aŭ aŭtoro, en kiu eblis legi multajn faktojn, kiujn Dzasoĥov nomas kalumnio. „Tiaj homoj ripetadas, ke ĉio estas malbona en la respubliko, ke estas tro da ŝtataj postenuloj ĉe ni. Sed jen la fakto: en la sudo de Rusio elspezoj por loka registaro mezume egalas 12% de buĝeto, sed en Norda Osetio — nur 3,8%. En la pasinta jaro ni rifuzis de 180 postenoj“ — diris s-ro prezidento. Malgraŭ la ŝajne bona rilato de Dzasoĥov al sendependa ĵurnalismo, en Vladikavkazo oni rakontas pri la akre opozicia artikolo, kiu aperis en la loka semajnĵurnalo «Ekran Vladikavkaza»: preskaŭ tuta eldonkvanto de la gazeto estis forprenita de vendado per manoj de la ĉefredaktoro mem. Eblas nur supozi, kio devigis la redaktoron tiel agi pri sia gazeto.

La 5an de januaro nord-osetia prezidento kun la ĉefo de la respublika parlamento vizitis Beslanon. Tie ili renkontiĝis kun la lokaj potenculoj, kontrolis la disvolviĝon de diversaj projektoj kiel konstruado de mezlernejoj kaj aliaj gravaj sociaj objektoj. En Beslano s-ro Dzasoĥov ankoraŭfoje konfirmis, ke en 2005 stabiligo de la situacio en Beslano restos la ĉefa agaddirekto de la respublika estraro.

Iam ekstreme populara en Nord-Osetio, eksa sovetia ambasadoro en Sirio s-ro Dzasoĥov, perdis la reston de popola subteno post la septembra terorisma akto en Beslano. Oni akuzas lin pri la korupteco en respublika polico, pri troa paciĝo kun la najbara Inguŝio kaj, kun certa emocia emfazo, pri tio, ke li ne iris al la beslana mezlernejo, kiam la teroristoj postulis tion. Kredeble, iam en la daŭro de 2005 lin anstataŭos nova prezidento: kandidatoj al tiu posteno estos prezentitaj de la rusia prezidento kaj voĉdonitaj en la parlamento de la aŭtonomio. La du plej probablaj kandidatoj estas la nuna ĉefo de la loka parlamento s-ro Mamsurov kaj la «biera reĝo» s-ro Bollojev, antaŭ monato forlasinta sian multjaron postenon de ĉefo en la plej sukcesa rusia bierproduktanta firmao «Baltika».

Laŭ Ossetia.ru kaj aliaj fontoj