Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe

Lige kun antaŭ nelonge festita 20-jariĝo de Sud-Osetio, mi publikigas mian artikolon pri tiu landeto, verkitan laŭ peto de katalunaj amikoj en 2008, tuj post la aŭgusta milito. La katalunoj petis, ke mi rakontu pri la fono de la konflikto kiel persono el Osetio deveninta; tion mi faris. Rakonti pri la aŭgusta milito mem mi ne povis, ĉar samkiel plejparto de Esperantujo scias pri ĝi ĉefe de amaskomunikiloj (tamen ankaŭ la lokaj, el Cĥinvalo). La teksto aperis en kataluna E-informilo kaj ne aperis katalune (kio estis la komenca intenco).

Sud-Osetio: kial osetoj ne ŝatas esti en Kartvelio

Knabo en tradicia vesto
Pri la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio estas multe dirite de diversaj amaskomunikiloj kaj kun diversaj akcentoj. Estas eble ne plu interese paroli pri tio, nek mi sentus min rajta, ĉar tiutempe mi forestis en Osetio kaj nenion vidis mem. Spertojn rekte el Osetio eblas trovi cetere en interretaj fontoj kiel www.osradio.info, se vi ŝatas. Sed eble pli atentan leganton interesas, kio antaŭis la ĉi-aŭgustan [verkita en 2008] konflikton, el kio fontas la tensio en Osetio. Mi provu skribi pri kelkaj faktoj kaj eventuale pri iliaj traktoj.

La unuaj rifuĝintoj

La unuaj rifuĝintoj el Sud-Osetio estas tute ne tiuj, kiuj aperis en Norda Kaŭkazio en 2008.

Kiel osetoj mem kutimas kredi, ilia lando libervole aliĝis al la Rusia Imperio en 1774. Fakte en tiu jaro aliĝis nur la parto, nun konata kiel Norda Osetio, dum la suda loĝ-areo de osetoj en 1783, kun la tuta Orienta Kartvelio, iĝis protektata lando laŭ la Traktato de Georgijevsk. Tamen osetoj emas konsideri, ke aliĝo al Rusio estis tutpopola deziro, kiun oni ne ŝanĝu.

En 1917, post la unua (februara) revolucio, sud-osetaj intelektuloj kunvokis en Ĝava (lastatempe famiĝinta montara loĝloko, ankaŭ skribata Dzaŭ) deputitojn el diversaj loĝlokoj. En la kunveno oni porparolis demokratian respublikon en Rusio. Oni ankaŭ formulis tie: „Se kaŭkaziaj popoloj havos teritori-naciajn aŭtonomiojn, do ankaŭ osetoj, unuiĝintaj en unu nacia unuo, havu la rajton pri memdecido“. Post la socialisma revolucio en Rusio, en Sud-Osetio estis proklamita soveta potenco. La tbilisa potenco, decidinta konstrui sendependan ŝtaton en la limoj de 18-a jarcento, rifuzis agnoski sovetan respublikon en Osetio. En majo 1920 ministro de eksteraj aferoj de juna Soveta Rusio skribis en Kartvelion: „Al la Suda Osetio, kie estis proklamita Soveta Respubliko, estas senditaj kartvelaj trupoj por neniigi tian potencon. Ni insistas, se tio veras, revoki la trupojn el Osetio, ĉar ni opinias, ke Osetio devas havi tian potencon, kian ĝi preferas. Enmiksiĝo de Kartvelio povus esti enmeksiĝo en aliulajn internajn aferojn“. Al tio el Kartvelio venis respondo, ke en la lando forestas Osetio.

En Sud-Osetio tiam oni ankoraŭ esperis pri helpo flanke de Rusio kaj pri aliĝo al la bolŝevisma ŝtato, sed la esperoj estis vanaj: la malforta Rusio subskribis packontrakton kun Kartvelio, kiu agnoskis la limon laŭ la pintoj de Kaŭkazo. Post tio, en somero de 1920, en Sud-Osetio okazis io, kion osetoj preferas nomi genocido. Tiam la unuaj rifuĝintoj amase aperis en Nord-Osetio (oficiale nomata tiam Tereka Respubliko). Ili povis reveni nur post la jaro 1921, kiam en Kartvelio post la invado de bolŝevisma Ruĝa Armeo, ŝanĝiĝis potenco. Rememorige pri tiu tempo en Nord-Osetio restis kelkaj vilaĝoj, kies loĝantaro parolas osete kun la specifa suda akĉento.

Skribo kiel spegulo de vivo

Oseta skribo ekzistas ekde la mezo de la 19-a jarcento bazita sur la cirila alfabeto. Post la Oktobra revolucio ĝi daŭre estis uzata (kaj pli vaste instruata). En 1923 en ĝi aperis la unua numero de la aperanta ĝis nun en Nord-Osetio ĵurnalo „Rastdzinad“ (Vero). En la sama jaro, kadre de prepariĝo al la tutmonda socialisma revolucio, la skribo estis latinigita. Latinigo okazis tiam ĉie tra la lando, baldaŭ estis pretaj ankaŭ la projektoj por latinigi la rusan mem, sed tiuj ne plenumiĝis. Venis al potenco Stalin, politiko, ankaŭ la lingva, estis rekonsiderita — kaj la skribojn oni komencis revenigadi al la cirila bazo. Ankaŭ la oseta en 1938 ekuzis la cirilan skribon, sed ne tiun, kiun oni uzis antaŭ la revolucio (do, estis la tria skribsistemo en la daŭro de unu generacio).

En la sama jaro 1938 ankaŭ la kartvelaj osetoj ŝanĝis sian skribsistemon de la latina… al la kartvela. Dum pluraj jaroj osetoj en la nordo skribis cirile, dum en la sudo — per la kartvelaj literoj. Per si mem la kartvela oseta alfabeto ne estis malbona (i. a. ĝi reprezentis ĉiun fonemon per aparta simbolo, kio estas konsiderata bonaĵo), malbonis la disigiteco de la skriba tradicio de la sama popolo ene de la sama ŝtato.

En 1951 grupo de osetaj intelektuloj, ĉefe studentoj, elpaŝis en sud-osetia ĉefurbo Cĥinvalo (tiam Staliniri, omaĝe al Stalin) kontraŭ fermado de osetlingvaj mezlernejoj kaj kontraŭ la mirinda sistemo de du alfabetoj por la sama lingvo. Iliaj postuloj estis traktitaj kiel „burĝa naciismo“ kaj la protestintoj estis severe punitaj: fermita juĝproceso sendis kvin el ili en prizonon, la plej mallonga punperiodo estis ok jaroj, dum la plej longa — dudek kvin. Nur en 1954 sukcesis la klopodoj rehavigi al la osetoj komunan cirilan skribon uzatan ĝis nun. Tiamaniere la osetoj sur la sudaj deklivoj de Kaŭkaza montaro devige ŝanĝis alfabeton kvarfoje dum la 20-a jarcento.

Novaj rifuĝintoj

En 1991 Kartvelio proklamis sian eliron el Sovetunio, tuj poste okazis prezidentaj elektoj, en kiuj gajnis Zviad Gamsaĥurdia, konata kontraŭsoveta demokratiema aganto. Demokratiaj ideoj de Gamsaĥurdia tamen neniel atingis la osetojn. En intervjuo por itala gazeto „Stampa“ en februaro 1991 li respondis al la demando pri proklamo de la sendependeco fare de Sud-Osetio: „Certe ĝi estas kontraŭleĝa, samkiel la postaj elektoj en parlamenton de tiel nomata [oseta] demokratia respubliko. Kion vi dirus, se araboj, loĝantaj en Italio, proklamus en via teritorio Araban respublikon?“ Ideo pri fremdeco de osetoj en Kartvelio estis parto de lia ritoriko.

Armita konflikto kaj fortranĉo de elektro kaj gaso tiam kaŭzis dekojn da viktimoj, pluraj miloj fuĝis al Norda Osetio kaj aliaj regionoj de Rusio. Inter la viktimoj de tiu konflikto estis malvarmiĝintaj maljunuloj en nesufiĉe hejtita vartejo, novnaskitoj kiujn ne eblis helpi sen elektro kaj aliaj tiaj. La situacio estis konservita en junio 1992 per interkonsento inter Ŝevardnadze (al tiu tempo jam prezidento de Kartvelio) kaj Jelcin en Soĉi. Laŭ la subskribita interkonsento okazis pafĉeso kaj estis formita Miksita Kontrola Komisiono kun reprezentantoj de kvar interesitaj flankoj: Kartvelio, Rusio, Sud-Osetio kaj Nord-Osetio. En tiu ne tre stabila formato Sud-Osetio sukcesis ekzisti ĝis aŭgusto 2004, kiam la juna kartvela prezidento Saakaŝvili provis sturmi Cĥinvalon la unuan fojon. Pretekste de kontraŭstaro al kontrabando, li ankaŭ fakte fermis komercajn interŝanĝojn, kiuj tre proksimigis la lokanojn en la konflikta regiono.

Dum kelkaj lastaj jaroj Kartvelio elspezadis signifajn monsumojn por renovigo de siaj armiloj kaj por trejnado de profesia armeo. En Sud-Osetio oni komprenis, ke estas preparo al certa milito, kontraŭ Sud-Osetio. Malgraŭ la repaciga interkonsento de la jaro 1992, la atako kontraŭ Cĥinvalo vere okazis. Ĝi komenciĝis nokte de tre densa arteleria kaj raketa pafado, kiu celis la tuton de la malgranda urbo. Viktimoj povus esti eble pli multaj, se anticipe, timante grupiĝon de kartveliaj trupoj ĉirkaŭ la urbo, oni ne sendintus al Nord-Osetio multajn infanojn kaj virinojn. Estas ĝis neuzebleco detruitaj pluraj konstruaĵoj, inter ili la Sud-Osetia Ŝtata Universitato kaj la Cĥinvala malsanulejo. Bombo forŝiris la kapon de monumento omaĝe al Vaso Abajev, la eminenta oseta filologo-iranisto, estis detruitaj aŭ serioze damaĝitaj kelkaj preĝejoj.

Estonteco

Knabino kun flago
Knabino kun la oseta flago
Osetoj ne komprenas, kiam okcidentaj politikistoj parolas pri „tuteco de Kartvelio“ kiel ĉefa principo de eventuala repaciĝo. Sud-Osetio neniam estis en konsisto de la nuna kartvela ŝtato, oni insistas en la malgranda respubliko; laŭ la sama sovetunia leĝo, kiu ebligis sendependiĝon de la uniaj respublikoj, povis elekti sian sorton ankaŭ iliaj aŭtonomioj, emfazas lokaj juristoj.

Reveno en Kartvelion estas neimagebla por osetoj. Ili volas aliĝi al Rusio, por ke la tuta etno estu finfine en unu ŝtato, aŭ minimume konservi la nunan staton, kiam Sud-Osetio estas sendependa kun fortaj ligoj al la Nordo.

„Kartveloj povintus fari ĉion ĝuste, kaj nun ni estus aŭtonomio en Kartvelio, senprobleme, — komentis private mia amiko el Sud-Osetio. — Sed ili fuŝis kelkfoje sinsekve, kaj neniu plu fidos iliajn plej belajn promesojn“. Eble post la aŭgusta milito li iĝis eĉ pli radikala.

Fotoj de Zara Valijeva (Cĥinvalo).

6 thoughts to “Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe”

  1. Interesa, detaloriĉa kaj sufiĉe neŭtrala teksto. Rilate la «pretekston» kontrabando eble tamen indas rimarki, ke efektive okazis sufiĉe grandskala kontrabandado tra Suda Osetio, sub la protekto de lokaj potenculoj.

    Estus interese scii, kiel diferencas la nuna cirila skribo de la oseta de la antaŭrevolucia, kaj kial oni ne simple reiris al la antaŭrevolucia variaĵo?

    Atentu mistajpon: «ritoriko» estu retoriko.

    1. » sufiĉe neŭtrala teksto

      Kiam oni petis min pri la teksto tuj post la freŝe okazintaj bataloj, estis defio por mi verki iom neŭtrale. Tial mi preferis profundiĝi en historiajn kaj kulturajn faktojn por montri kontinuecon kaj delongecon de la fono, ankaŭ por lokigi la konflikton, deflanke perceptatan kiel agreso de Rusio, sed ja la loka tensio daŭris kaj estis kaŭzita parte de tio, ke Kartvelio en sia mondo kondutas foje kiel plej agresemaj imperioj agas en siaj mondoj.

      » okazis sufiĉe grandskala kontrabandado

      Mi ne profunde esploris laŭjare, sed ŝajne la kontrabandado de alkoholo, la plej profitdona siatempe, ĉesis kelkajn jarojn antaŭ la evento. Ĉelima vendado estis ja eksterleĝa, sed ĝi donis laboron kaj pacajn kontaktojn al miloj da loĝantoj ambaŭflanke. Iusence ĝi ligis S. Osetion al Kartvelio, sed oni eble atendis pli rapidajn efikojn.

      » interese scii, kiel diferencas la nuna cirila skribo de la oseta de la antaŭrevolucia

      La antaŭrevolucia estis pli „propra“, kun interesaj solvoj por montri ĉiun fonemon per unu aparta signo.
      La stalina ortografio perdis tiun senambiguecon por facileco de kompostado (la postulo estis havi ĉiujn simbolojn el la rusa „kaso“ (tiparo), tamen litero „æ“ sukcesis resti malgraŭ la propono skribi аь en ĝia loko). Iusence tio rezultas ankaŭ la nunan facilecon de tajpado en la oseta!
      Vd la kompartabelon en mia paĝo http://ironau.ru/alfabeto.html
      kaj aparte pri la kartvelbaza alfabeto kun specimenoj http://ironau.ru/kaos.html

  2. Interese. La moderna alfabeto ŝajnas al mi diversmaniere pli oportuna ol tiu antaŭrevolucia. Estas tute saĝe kaj ekonomie uzi ъ por modifi la bazan signifon de literoj, anstataŭ elpensi tute novajn literojn por lingvospecifaj sonoj. Simile oni uzas supersignojn en latinskribaj lingvoj. La sola manko kiun mi tuj rimarkis estas la malapero de aparta skribo por la sono, kiu antaŭrevolucie estis skribita ў. Ĉu tio kaŭzas iujn praktikajn problemojn?

    1. » Ĉu tio kaŭzas iujn praktikajn problemojn?

      Ne vere, ĉar antaŭ la revolucio (fakte antaŭ latinigo en la 1920-aj) ĝi estis uzata en du okazoj: kiel /ŭ/ kaj kiel /⁰ы/. Nuna „у“ ŝajne distingas ĉiujn okazojn: apud vokalo ĝi signifas /ŭ/, sen vokaloj apude — /ū/. Ĝia revenigo tamen foje sonas kiel dezirataĵo en la temoj pri eventualaj reformoj.
      En la „ŝogrena“ skribo plej plaĉas al mi la solvo pri vokaloj „ы“ (v, iĵico) kaj „и“ (i), tio ŝparis spacon kaj distingis la sonon /ы/ disde ĝia rusa neekvivalento :)

  3. artikolo plena de mensogoj por tipa rusa imperia propagando. :)

    1. Resaluton.
      Mi jam petis vin iom pli afable paroli en mia privata blogo.
      Se vi havas certan kritikon, diru ĝin. La artikolo certe prezentas sud-osetian vidpunkton, multon mi scias pro la scipovo de la oseta lingvo kaj pro la osetaj amikoj, mi loĝis en la regiono ĝis fino de universitato. Mi scias, ke prezentiĝo de la konflikto en Kartvelio estas alia, sed oni ne petis min rerakonti tion — amaskomunikiloj de la tuta mondo rerakontas la kartvelan version, aŭ vi dirus „kartvelan imperian propagandon“.

Комментарии закрыты