El kloako

Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis senti odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo aŭ kaverno.

Finna bloganto Harri Laine publikigas tre interesan rakonton pri lia vizito al la akvopurigejo de Helsinko. La rakonton akompanas fotoj (sufiĉe kvalitaj por la subtera ejo).

Mi estas granda ŝatanto de tiaspecaj aferoj. Iom alitemajn, sed etose similajn fotojn el eks-Sovetunio mi publikigis antaŭe. La diferenco estas, ke ne mi faris ilin, dum Harri blogas pri tio, kion li spertis mem.