Cent renkontiĝoj de Dmi3 | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Cent renkontiĝoj de Dmi3

Автор: В. Иванов. Записано 12.03.2010 в 01:16

Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj kelkaj eventoj en Rusio.

Vidu la grandan liston de Horowitz kaj la pintajn eventojn inter la cent, laŭ lia takso.

Horowitz bonas pri kolora prezento de informo. Iam li verkis koloran rakonton pri nuligilino, kiun mi poste tradukis, kun konservo de la koloroj, en la rusan.

Mi iam kompilu mian modestan listeton de la eventoj, kiujn ĉeestis mi, por ridindigi la publikon. Mi estis en unu UK, unu IJK kaj kelkaj loke gravaj eventoj… Rekompence mi ĉiam estis en la Reto, ĉiun tagon de ĝi :)

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Ĉio bone pasis

La aventuro, priskribita en la antaŭa enskribo, bonege pasis. Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la...

• Rusio antaŭis ĉiujn

Batalante kontraŭ piratado de komerca softvaro Rusio montris plej bonajn rezultojn inter la landoj de la mondo. Laŭ la raporto de...

• Rusia Esperantista Kongreso

Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo....

• Rusio provokas Usonon. Aŭ male

Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la...


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »


Комментарии к записи „Cent renkontiĝoj de Dmi3“

  1. Ankaŭ mi ne ĉeestis multajn internaciajn kunvenojn. Kiam mi havis tempon kaj sanon, mi ne havis monon. Kiam mi havas monon kaj sanon, mi ne havas tempon. Kiam mi havos tempon kaj monon, mi probable ne plu havos sanon. Diable, kiel malbone organizita estas la vivo!

  2. Jes-jes, ĝuste la sama historio plus pli grandaj distancoj kaj la tempo de grandaj ŝanĝoj.
    La unua renkontiĝon mi vizitis pro la unua sperto de petveturado kaj pro monsubteno kaj instigo.
    La dua koincidis kun oficvojaĝo preskaŭ ĝis la bezonita loko, do la vojo estis draste malpli kosta.
    Kaj tiel plu, kiel serio de feliĉaj sed neoftaj koincidoj.

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0