Foto, kiun Sergeo donacis por Nova Jaro

Mi havas bonan amikon, kiu aperis en la klubo «Espero» dum nia februara kurso de Esperanto. Lia nomo estas Sergej Andrejsons, li laboras en foto-serva punkteto ie en la sudo de nia urbego. Lia hobio estas fotado de ĉio, bonaj fotiloj, prilaboro de fotoj per komputilo ktp. Feliĉe li ankoraŭ ne estas tre fama — alikaze mi ne havus la ĉi-suban belegan foton de mi. :)

Dum novembraj festoj mi kun Sergeo vojaĝis al Moskvo por partopreni preparan seminarion de la Organiza Teamo por IJK. Surprize por mi, post la moskva seminario mi ricevis kelkajn fotojn. Jen unu el ili. Estas, laŭ mi, belega! Se vi nur vidus ĝin sur papero! Kaj, mirinde, mi absolute ne pozis por ĝi.

Dankon al Sergeo, se li aŭ niaj komunaj amikoj legas tiun mesaĝon.