Eĥoŝanĝo ĉe Biteable

„Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde“ estas Esperanta frazo, kiun oni uzas por kontroli, ĉu servo subtenas la ses specialajn Esperantajn literojn (la tiel nomatajn „ĉapeligitajn“).

Mi do provis la frazon ĉe Biteable, la servo kiu ebligas facilan kreon de videoj. Komence mi ĝojis, kaj tuj poste mi ĉagreniĝis. Vidu kial:

Estas plej strange… Nu almenaŭ tiu „ĉ“ aspektas kiel „ĉ“, ne kiel kvadrato (ofta konduto antaŭe).