Ru-reto diskutas pri Kosovo

En ruslingva parto de Interreto estas renove aktive diskutata la probabla agnosko de Kosovo kiel ŝtato fare de kelkaj okcidentaj ŝtatoj. Populariĝis videofragmento, en kiu albanoj en Kosovo bruligas ortodoksan preĝejon kaj faligas de ĝi krucojn:

En blogo de sumlenny oni citas komenton de la aŭstra gazeto Die Presse: «De protektita teritorio de EU Kosovo devas iĝi ano de la Eŭropa Unio. Forigo de vizoj kaj malferma migropolitiko estas la ŝlosilo por solvi la ekonomian krizon en Kosovo, ŝlosilo al problemoj de ĝia izoliteco. Vastiĝo de EU estas la granda historio de sukceso dum lastaj jaroj, kaj ĝi devas esti daŭrigata en Kosovo kaj Okcidentaj Balkanoj ĝenerale».

Responde al tiu ideo VivĴurnala uzanto pl skribas: «Ĉu oni tute freneziĝis pri sia hiper-eŭropeco? Kosovo en EU. Nur ili ĉi tie mankas. Estus bona ideo disigi Kosovon kaj Serbion, kaj mem Serbion aligi [al EU]».

VivĴurnalano postoronni en sia blogo skribas:

Ni memorfiksu tiun ĉi tagon, la tagon, kiu, se la kosova aventura afero sukcesos, iĝos la lasta tago por la jalta sistemo kaj entute por la bazoj de la nuna civilizo.

Kiam post kelkaj jaroj komenciĝos la Granda Tohuvabohuo, kaj ĉiuj ekdemandos stultajn demandojn «Ĉu estis la punkto de nereveno? Ĉu estis la tago, kiam eblis ĉion haltigi?» — jen kiam ni rememors tiun ĉi tagon.

«Abĥazio havas pli da kialoj por esti agnoskita fare de la internacia komunumo», — jam komentis ĉefo de la abĥazia parlamento Nugzar Aŝuba. Laŭ lia opinio, neagnosko de Abĥazio post Kosovo kontraŭos moralajn kaj jurajn normojn de interŝtataj rilatoj.

Lige kun la planata proklamo de sendependiĝo, Eŭropa Unio sendis en Kosovon aldonajn 2 mil policistojn. Malgraŭ protestoj de Serbio.