Pri kio oni diskutas en Ru-reto
Автор: В. Иванов. Записано 16.02.2008 в 19:10Ŝajne, plej multe oni parolas pri la okazinta ĉi-semajne preskonferenco de Vladimir Putin, la prezidento. Putin parolis kun ĵurnalistoj la 14-an de februaro dum kvar horoj kaj kvardek minutoj: per tio li superis siajn proprajn antaŭajn rekordojn. Plejparto de la demandoj, 31% laŭ kalkulo de «Kommersant», estis pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj, 30% — pri la interna politiko.
Lige kun la konferenco oni diskutas ne nur pri la enhavo de la respondoj, sed ankaŭ pri ilia formo. Dekoj da retumantoj konsideris lingvaĵon de Putin tro kruda. «Ĉiujn tiujn jarojn mi laboregis kiel sklavo en galero», interalie diris Putin pri sia prezidenteco; pri la ĵurnalistaj pritaksoj de lia riĉeco li diris, ke estas stultaĵoj, kiujn oni «eligis el nazo kaj ŝmiris sur paperon».
Sub titolo «Francio preparas sin al milito kontraŭ Rusio» oni diskutas la novan militan doktrinon de Francio, laŭ kiu tiu eŭropa lando povas militi kontraŭ Rusio por defendi interesojn de iu el eks-sovetiaj respublikoj. En la doktrino oni aludas Sud-Kaŭkazion kaj, pli precize, Kartvelion, kun kiu Rusio havas multajn nesolvitajn problemojn. La novajn decidojn de franca politikistaro tiel komentis ĉefredaktoro de gazeto «Orientir» (apartenas al Defendo-Ministerio) kolonelo Boltunov:
Nenio surprizas en la konduto de Francio. Sarkozi estas por-usona politikisto, kaj Usono jam delonge tenas nin en tia listo. Siatempe niaj demokratoj kriaĉis, ke ni ne plu bezonas armeon, ĉar ni ne plu havas malamikojn. Jen la respondo al tiu sensencaĵo. Mi diru, ke nia malamiko estas tiu, kiu oficiale listigis nin inter siaj malamikoj.
Dimanĉe Kosovo planas oficiale anonci pri sia sendependiĝo disde Serbio. Pluraj eŭropaj registaroj fakte subtenas tian evoluon de eventoj. Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj promesis «korektigi la linion» rilate la memregatajn (fakte sendependaj) teritoriojn Abĥazio kaj Sud-Osetio, se sendependiĝo de Kosovo estos proklamita. Pli frue rusia prezidento jam diris, ke Eŭropo «mensogas», kiam nomas la kazon de Kosovo aparta kazo.
Похожие записи/Similaj noticoj:
En ruslingva parto de Interreto estas renove aktive diskutata la probabla agnosko de Kosovo kiel ŝtato fare de kelkaj okcidentaj ŝtatoj....
La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto,...
La ĉefa esperantista podkasto — Radio Esperanto — festas sian unuan datrevenon hodiaŭ. Mi gratulas per la ligilo al la paĝaro...
• Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj
„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn...
Теги: citaĵoj, interreto, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


