«Redonu la straton»

Loĝanto de la strato Esperanto en Kazanjo protestas kontraŭ la decido de la urba estraro renomi la straton omaĝe al Nazarbajev, prezidento de Kazaĥstano.

Protesto en Kazanjo
Protesto en Kazanjo

La decido jam estas plenumita, la nomŝildoj sur la domoj ŝanĝitaj (la strato estas longa). Dum pluraj loĝantoj fajfas pri tio, multaj estas kontraŭ. En la urbo jam okazis kelkaj protestoj, oni kolektas subskribojn (ankaŭ rete) por «redoni la straton Esperanto», skribas la kutiman stratnomon per kreto sur asfalto.

La funkcianta urba statuto pri la loknomoj permesas omaĝi nur nomojn de homoj, mortintaj minimume antaŭ dek jaroj. La statuto tamen ne estas leĝo, sed nur rekomenda dokumento, — komentas oni en la urbestraro.

Ne klaras je kio la afero finiĝos.