«Himno de Esperhe»

DJ Kunar skribas pri la kanto de «Dolchamar»:

Unu interesa muzika penso venis al mi dum la spektado (Dio scias, kial): Se oni komparas la stereotipajn Sovetajn himnojn — kaj ankaŭ la veran himnon de Sovetunio, hodiaŭ uzita kiel himno de Rusio! — al la kanto «Himno de EsperHe» de Dolchamar, oni konstatas frapan similecon! Mi povas tute facile imagi, kiel vira ĥoro kantas «Jen miaj geproksimuloj…» ktp. kaj laŭ tio marŝas soldatoj, kiuj portas verdan stelon sur la uniformo. Kvankam kompreneble kelkaj ŝatas bombastajn paradojn (aŭ lasas sin impresi de ili), mi ĝojas ke tiu bildo nur restas fikcio rilate al Esperantujo. Evidente la kuniĝo de Esperanto kaj la povo estas io tute maldezirinda…

Kvankam malfacilas nei similecon inter la du muzikoj, certe mi ne povas imagi viran ĥoron kanti «Himnon de Esperhe» en la sovetia maniero. La «Himno de Esperhe» rememorigas al mi tute alian sovetian kanton — nome «La Belega Estonto» el la filmo pri Alisa Seleznjova «Gastino el Estonto», kiu furoris en Sovetio antaŭ la disfalo de la ŝtato.

Jen la muziko (malfrua punkeca rekanto de la bando «Elektroniki», la vortoj restis originalaj).