Ekvojaĝo al la Universala Kongreso

La 17-an post tagmezo — al Moskvo trajne.

La 17-an vespere — el Moskvo al Helsinko trajne.

La 18-an en Helsinko.

La 18-an nokte — buse al Vantaa, la flughaveno de Helsinko.

La 19-an frumatene — flugo al Kopenhago. En Kopenhago ŝanĝo por flugo al Amsterdam.

Post tagmezo en la Amsterdama flughaveno, de tie trajno al Rotterdam. La 19-an vespere registriĝo kaj enloĝiĝo en Rotterdam. Partopreno en la Universala Kongreso.

La 26-an starto el Rotterdam buse kun la grupo de rusiaj esperantistoj. Vojaĝo tra Germanio al Danio kaj prame al Norvegio. Tranokto en la pramo.

La 28-an mallonga umado en Oslo kaj busa vojaĝo al Svedio. Tranokto en Lesjöfors /leŝofoŝ/, en la Esperanto-Domo de svedaj esperantistoj.

La 29-an pramo el Stokholmo al Helsinko, la klasika kelkfoje de mi spertita itinero. En la pramo, kaze se restos mono, mi ne forgesu viziti la vespermanĝon: ĝin mi iam spertis kaj multe ŝatis. Post neregula manĝado dum la busa vojaĝo, povas esti utile :)

La 30-an matene la pramo venas al Helsinko, la grupo de rusiaj esperantistoj iom umas en la urbo kaj startas prame al Estonio. Mi restas en Helsinko kaj provas preni la trajnon al Peterburgo (15:23). Kaze de nesukceso (se hazarde ne aĉeteblos biletoj), per iu el la multaj noktaj busoj.

La 31-an en Peterburgo. Tago de ripozo kaj eventuale pago de akumuliĝintaj kvitancoj.

La 1-an aŭ la 4-an de aŭgusto mi provos preni finnlandan vizon de mia filino en la finnlanda konsulejo. Post tio mi revenu al Kaluga.

Daŭraj planoj nebulas. Iam meze de aŭgusto ni verŝajne tutfamilie vojaĝos al Finnlando por unu semajno aŭ simile. Iam fine de la monato ni eble vojaĝos al Osetio por revidi miajn gepatrojn kaj juntempajn amikojn.

La somero komenciĝas nur en julio :)