Vizito al Finnlando

Estis denove neforgesebla vizito al Finnlando. Dankon al Harri kaj Jukka pro la bona akcepto.

La plej impresaj aferoj estis:

• Vojaĝo en malplena vagono. Eble ĉar estis lundo, aŭ ankoraŭ pro iu kialo, ni estis la solaj tri personoj en la tuta vagono la tutan vojon. Tio estis tre oportune, ĉar eblis, ekzemple, kuri kun la infano tien-reen, laŭte kanti infanajn kantojn kaj tiel plu. La revena vojo estis tiurilate „normala“, kvankam eĉ tiam ni havis unu superfluan seĝon kaj uzis ĝin.

• La klubejo de helsinkaj esperantistoj. Esperantistoj havas loĝejon en teretaĝo de loĝdomo ĉe unu el la centraj metrostacioj. Estas tre modesta loĝejeto: unu ĉambro, necesejo kaj mezgranda kuirejo. Tamen estas oportunega afero; ĉie staras E-libroj kaj gazetoj, kelkaj tre interesaj. Jukka Pietiläinen regalis nin per teo, kiun oni infuzas tie en interesa maniero: en la vitra bovleto de kaf-maŝino. Mi demandis Jukkan, ĉu ne estas vero, ke finnoj preferas ĉiam trinki nur kafon, al kio li rakontis pri interesa esploreto, kiu montras, ke inter la finnlandaj esperantistoj plejparto estas teumemaj :)

• La apudurboj de Helsinko estas ne malpli ravaj, ol ĝiaj centraj partoj. Tikkurila kaj Kerava estas tre pacaj kaj belaj lokoj, almenaŭ de la unua kaj dua rigardo. La apudurba trajna sistemo, kiun mi antaŭe timis kaj evitadis, evidentiĝis esti ege oportuna.