Irito kaj pretaj ideologioj

„Granda vira pugno fluganta en vizaĝon de nealta virino“, — tiel priskribas uzanto tujana-jx en sia VivĴurnalo freŝan okazaĵon en Moskva metroo. Dum kunprema horo en metroo brunhara virino puŝis ŝultron de alia virino, kies kunulo ekbatis ŝin responde. Ĉe tio li elkriis naciismajn sloganojn kaj ofende nomis la, sen tio suferintan, virinon „nigrapugulino“.

La ĉeestantoj respondis al la fiulo per komuna pugnobatado (kio ne estis facila tasko, ĉar li estis fizike forta) kaj, se mi ĝuste komprenis, transdonis lin en la manojn de polico. Bedaŭrinde neniu povas garantii tian reagon de kunveturantoj, ne maloftas okazoj, kiam hazardaj apuduloj preferas deflankiĝi.

Bedaŭrinde naziisma ideologio proponas pretajn facilajn kanalojn por elverŝi onian iriton.

Mi memoras, kiel en 2004, en Sankt-Peterburgo dum la antaŭkongreso de rusia IJK, mi veturis en metroo post bela interkona pikniko ĉe la lago. Ni estis grupo de eble deko da diversnaciaj esperantistoj — rusoj, hispanoj, italoj, francoj ka. — gaje kaj eble iom brue babilantaj.

En la sama vagono sidis juna viro, ebria ĝis veneniĝo, li certe malbone fartis kaj certe lin ĝenis nia babilado. Li ne trovis pli belan formon por eldiri sian iriton, ol elkrii ĉe haltejo (kiam la radobruo ne malhelpis): „En Rusio parolu ruse!“

Multetavola ofendiĝo kaŭzis en mi teruran koleron tiam. Mi kriis ion ofendan responde; vere mi ne memoras, per kio la afero finiĝis, ĉar mi kvazaŭ perdis konscion tiam (kredeble kunuloj trankviligis min iel). Kaj lia ideo estis ofenda, kaj lia mistrakto de la okazaĵo, kaj lia hontiga konduto antaŭ la eksterlandaj amikoj, kaj la ruinigo de la bela vespero. Mi malamas lin ĝis nun verdire, kvankam li, mi certas, jam matene ne plu memoris la okazaĵon…

Estas unu afero, kiam naziistoj laŭ anticipe farita plano, armitaj, iras en certan lokon kaj faras krimon. Estas alia afero, kiam en ĉiutageco simplaj personoj, kunveturantoj, preterpasantoj, kanaligas siajn emociojn en tiajn fiagojn.

Mi damne volas vivi en la mondo, kie homoj estimas unu la alian.