Minä, mä (finnaj pronomoj)

Mia eklerno de la finna.

Por memorfiksi iujn vortojn mi devas tiujn skribi, tiel funkcias mia memoro. Ĉar skribado estas iom eksmoda, mi tajpu. Temas pri finnaj pronomoj.

Minä, sinä, hän (mi, ci, ŝi/li)

Me, te, he (la samo en pluralo).

Kaj krome minä havas simpligitan parolan formon . Se mi ĝuste komprnis la fonton.

Tiom por hodiaŭ. Antaŭe mi ellernis la belan vorton huomenta (matena saluto, se mi plu bone memoras). Mi ankaŭ scipovas kalkuli ĝis tri: yksi, kaksi, kolme (la lastan mi malbone memoras, etna finno el rusia Karelio, kun kiu mi loĝis en komunloĝejo, prononcis ĝin proksime al komi, kaj tiel mi memorfiksis tiam, sep jarojn antaŭe; espereble, post tia komento mi finfine memorfiksos ĝin ĝuste).

Tre ofte venas al mi deziro iom pli rapide konatiĝi kun lingvoj.