Sveda semajno en rusa Vikipedio | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Sveda semajno en rusa Vikipedio

Автор: В. Иванов. Записано 18.05.2008 в 11:46

Kunlaborantoj de la ruslingva parto de Vikipedio antaŭvidas kvantan superon de ru.wiki super la sveda Vikipedio iam dum la proksimaj monatoj. Per tia supero ruslingva Vikipedio iĝus la deka inter ĉiuj lingvaj versioj kaj la cirila skribaĵo finfine aperus en videbla loko ĉe la globo en wikipedia.org.

Lige kun tio Jaroslav Blanter, fama pro sia entuziasmo en diversaj interlingvaj vikipediaj projektoj, proponis kompili liston de artikoloj pri Svedio, kiuj ankoraŭ mankas (aŭ ĝermas) en ruslingva Vikipedio — por daŭre plibonigi ilin. Prezentantoj de multaj laŭtemaj projektoj aliĝis al la iniciato, kaj la laboro jam komenciĝis. Oni skribas pri svedaj futbalistoj, sveda literaturo, svedaj tramoj ktp. Esperantista administranto de ru.wiki Aleksandr Sigaĉov en sia blogo menciis, ke li planas kompili liston de elstaraj svedaj inĝenieroj kaj labori pri objektoj de Tutmonda Heredaĵo en Svedio.

Se vi interesiĝas aliĝi, eblas fari tion rekte ĉe Проект:Швеция/Шведская неделя aŭ kun mia perado.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Denove anglalingvanoj

Denove en la baloto por elekti Estraron de Wikimedia estas nur anglalingvanoj (kelkaj nedenaskaj). Wikimedia estas la usona fondaĵo, kiu subtenas...

• О семи чудесах России. Loka fina venko de Vikipedio

Газета «Известия», телеканал «Россия» и радиостанция «Маяк» проводят при участии foto.rambler.ru голосование по выборам «Семи чудес России». На сайте Ruschudo.ru представлены...

• DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion

DJ Kunar, laŭ ĉiuj aliaj datumoj tute adekvata persono, i. a. aktiva Esperantlingva bloganto, hieraŭ aldonis al sia uzanta paĝo en...

• Denove pri esperantigo de propraj nomoj en Esperanto

Per komento de Mevo (Paŭlo Moĵajev el Krimeo) oni denove ekdiskutis pri eventuala esperantigo de ĉiu propra nomo en Esperanta Vikipedio....


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


Поделитесь мнением