стр. 2 из 2 12

Edvardo Kokojti atentigas

Edvardo (Eduard) Kokojti, sud-osetia prezidentoEdvardo Kokojti, prezidento de neagnoskita ŝtato Sud-Osetio, en intervjuo atentigas:

Parolante pri Kosovo, mi volas rememorigi, ke necesas pritaksi ne nur la memproklamitajn respublikojn [Kosovon kaj Sud-Osetion], sed ankaŭ konsideri, de kiuj ŝtatoj ili «deiras». Kontraste al Kartvelio, Serbio estas normala, tute formiĝinta ŝtato kun funkciantaj demokratiaj institucioj. Kartvelio male estas ĉiam en febro, kiel ŝtato ĝi apenaŭ formiĝis.

En Serbio internacia komunumo detruas ŝtaton, kiel ĝi detruadis siatempe Jugoslavion. Samtempe la neekzistantan ŝtaton de Kartvelio oni penas finkrei kaj aldoni al ĝi Sud-Osetion kaj Abĥazion…

En Kartvelio okazis antaŭtempaj prezidentaj elektoj. Laŭ provizoraj kalkuloj gajnis Miĥeil Saakaŝvili kun lastatempe populara proporcio de ĉ. 53% da voĉoj. Saakaŝvili iĝis konata pro sia nekonsekvenca politiko rilate al la fakte sendependaj Sud-Osetio kaj Abĥazio, kiuj proklamis sin ŝtatoj dum regado de Zviad Gamsaĥurdia, ekstreme naciisma politikisto, allasinta interetnajn tensiojn kaj konfliktojn en la post-soveta Kartvelio.

Malfacilas esti svedo

Kiel ĉiama marĝenulo (pri multaj aferoj, vere) mi ofte meditas pri sorto kaj sentoj de aliaj marĝenuloj. Ĉi-foje mi enpensiĝis pri finnlandaj svedoj, post tralego de jena impreso de juna rusino pri vojaĝo al Finnlando:

Ni komprenis, ke ni ne sukcesas ĝustatempe veni por la buso, kaj aĉetis biletojn por trajno kontraŭ 15 eŭroj. Ja ni loĝis en hotelo 100 kilometrojn for de Helsinko… Veninte al la stacidomo, ni aĉetis multajn suvenirojn, ĉar oni promesis, ke la 1-an [de januaro] nenio vendatos. Poste ni trinkis bieron, laŭ konsilo de Gera. Kaj iris al la trajno, ĝi estis duetaĝa. Kaj jen nin atendis la vera kultura ŝoko! Ni eniris la trajnon, pri la tempo zorgis Gera. Lasinte la aĵojn interne, ni eliris por fari kelkajn fotojn… kaj subite la pordoj fermiĝis kaj la trajno ekveturis! Mi alkuris la pordon kaj komencis ŝturmi ĝin! Kaj tiam iu finnino, evidinte rimarkinte niajn timigitajn vizaĝojn, premis magian butonon kaj enlasis nin! Hura, ni estis savitaj!

Mi pensas, ke ja estas serioza probableco, ke tiu menciita „finnino“ estis ja svedino. Aŭ eĉ rusdevena finnlandanino. Kion oni sentas, perdante sian etnan/lingvan identecon, eble gravan por la persono, pro nekompreno de la loka situacio fare de aliuloj? Nu ja mi povas imagi laŭ mia propra ekzemplo (ne tute pura*), sed supozeble ĉiu certa homo sentas tiun situacion siamaniere…


* Mia ekzemplo ne estas tute pura jen kial. Oni ja ofte misdivenas mian etnan apartenon: en Osetio oni ofte pensas, ke mi estas oseto, alparolas osete ktp.; aŭ pensas, ke mi estas iu „averaĝa ruso“, kio mi ne estas (pro kozaka kaj molokana deveno) kaj kio eble en naturo tute ne ekzistas; ekster Osetio oni foje pensas, ke mi estas kaŭkaziano — ekz., inter moskvaj kaj ĉuvaŝaj esperantistoj multaj misopinias min oseto pro mia agado por la lingvo oseta kaj alimaniera osetumado. La nepureco de tiuj situacioj estas, ke mi ja estas/is grandrilate asimiligita en Osetio, parolis la lokan lingvon kaj tiel plu.

Rezultiĝis tro tohuvabohua notico, jes, mi konscias. :)

Klimataj diferencoj

Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas.

Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz estos -3 tage kaj… -20 nokte.

Mekanismo de tiu diferenco estas tuj klara: en Vladikavkaz estas multe pli longa lumtago kaj la suno brilas je pli granda angulo (do, ne nur lumas, sed ankaŭ varmigas). Tial dum tago aero serioze varmiĝas. Kaj nokte, eble pro proksimeco de la montaro kaj pro relative alta pozicio super la marnivelo, rapide remalvarmiĝas. Supozon pri la kaŭzo de noktaj malvarmiĝoj subtenas veterprognozo por la sama tago en Anapa: -2 tage kaj nur -5 nokte.


Aŭ eble mi komplete eraras kaj temas nur pri influo de la maro en Peterburgo kaj Anapa, ambaŭ urboj ĉemaraj?..

Vladikavkaz vintre, nekonata aŭtoro, ĉerpita en vKontakte:

Vladikavkaz vintre

Jen misfortuno!..

Krom la ceteraj misfortunoj, jen ankoraŭ unu malbona novaĵo: la kurso de la finna lingvo, en kiun mi volis enskribiĝi, nepre okazos. Sed la nova grupo eklaboros nur en februaro, dum la antaŭa (al kiu mi eble aliĝus) startis en novembro (kaj sufiĉe avancis por malebligi mian aliĝon)…

Mi eble devos serĉi alian instruejon en Peterburgo, eĉ se ĝi estos iom pli kosta. Ĉar ĝis februaro mi ja memstare lernos diversajn „verĥuŝkojn“ (suprojn), krome en la februaro mi supozeble estos pli okupita ol januare.

Mi revis pri la finna kurso en januaro, certe. Nu ankaŭ la bona flanko estas en la afero: mi almenaŭ ŝparos iom da mono, kiun mi ja bezonus por la subita vojaĝo al Osetio, kiun mi devos fari nun pro la hieraŭa fiasko aranĝi „eksterlandan pasporton“ en Peterburgo…

Prezidento de Norda Osetio parolas pri la nuna Beslano

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Aliaj novaĵoj forpuŝis de la novaĵ-bendoj temon de Beslano, sed la fortege vundita sud-rusia aŭtonomio Norda Osetio plu spertas multajn politikajn kaj psikologiajn postsekvojn de la septembra teruraĵo.

Kiel informas novaĵagentejo «Regnum», la 29an de decembro la nord-osetia prezidento Aleksandro Dzasoĥov partoprenis pres-konferencon por rusiaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. En sia antaŭparolo s-ro Dzasoĥov atentigis pri ekonomiaj sukcesoj de la Respubliko Norda Osetio — Alanio, kiuj estas iom elstaraj kompare kun atingoj de la najbaraj sud-rusiaj regionoj. Remomirigante pri la eventoj en Beslano, la prezidento diris, ke ĉio ebla estos farita por maksimume subteni la suferintojn. Li ankaŭ eldiris sian delongan starpunkton pri la bezono de plia travidebleco en la esploro de la okazintaĵoj, interalie pri tio li atentigis la rusian prezidenton s-ron Putin dum la okazinta tagon antaŭe renkontiĝo en Moskvo. Aleksandro Dzasoĥov informis pri la ŝanĝoj en la loka polico: policistoj ricevis pli da teknikaĵoj por gardi la orientan administracian limon de la respubliko, krome dank’ al aldona financado el la federala centro estis fondita ankoraŭ unu polica taĉmento. Lige kun la beslana temo, li esprimis sian esperon pri pli bone funkcianta mekanismo por solvi similajn okazaĵojn kaj eldiris kelkajn ideojn pri proksimiĝo al tiu idealo.


Pri la publikaj rilatoj en la respubliko s-ro Dzasoĥov ne kontentas pri la maniero de kelkaj politikaj movadoj diskonigi informon. I. a. antaŭ iom da tempo en poŝtaj kestoj de osetianoj aperis libreto sen indiko pri la presejo aŭ aŭtoro, en kiu eblis legi multajn faktojn, kiujn Dzasoĥov nomas kalumnio. „Tiaj homoj ripetadas, ke ĉio estas malbona en la respubliko, ke estas tro da ŝtataj postenuloj ĉe ni. Sed jen la fakto: en la sudo de Rusio elspezoj por loka registaro mezume egalas 12% de buĝeto, sed en Norda Osetio — nur 3,8%. En la pasinta jaro ni rifuzis de 180 postenoj“ — diris s-ro prezidento. Malgraŭ la ŝajne bona rilato de Dzasoĥov al sendependa ĵurnalismo, en Vladikavkazo oni rakontas pri la akre opozicia artikolo, kiu aperis en la loka semajnĵurnalo «Ekran Vladikavkaza»: preskaŭ tuta eldonkvanto de la gazeto estis forprenita de vendado per manoj de la ĉefredaktoro mem. Eblas nur supozi, kio devigis la redaktoron tiel agi pri sia gazeto.

La 5an de januaro nord-osetia prezidento kun la ĉefo de la respublika parlamento vizitis Beslanon. Tie ili renkontiĝis kun la lokaj potenculoj, kontrolis la disvolviĝon de diversaj projektoj kiel konstruado de mezlernejoj kaj aliaj gravaj sociaj objektoj. En Beslano s-ro Dzasoĥov ankoraŭfoje konfirmis, ke en 2005 stabiligo de la situacio en Beslano restos la ĉefa agaddirekto de la respublika estraro.

Iam ekstreme populara en Nord-Osetio, eksa sovetia ambasadoro en Sirio s-ro Dzasoĥov, perdis la reston de popola subteno post la septembra terorisma akto en Beslano. Oni akuzas lin pri la korupteco en respublika polico, pri troa paciĝo kun la najbara Inguŝio kaj, kun certa emocia emfazo, pri tio, ke li ne iris al la beslana mezlernejo, kiam la teroristoj postulis tion. Kredeble, iam en la daŭro de 2005 lin anstataŭos nova prezidento: kandidatoj al tiu posteno estos prezentitaj de la rusia prezidento kaj voĉdonitaj en la parlamento de la aŭtonomio. La du plej probablaj kandidatoj estas la nuna ĉefo de la loka parlamento s-ro Mamsurov kaj la «biera reĝo» s-ro Bollojev, antaŭ monato forlasinta sian multjaron postenon de ĉefo en la plej sukcesa rusia bierproduktanta firmao «Baltika».

Laŭ Ossetia.ru kaj aliaj fontoj

Meditoj de kartvelia politologo pri Suda Osetio

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Kartvela politologo Ramazo Klimiaŝvili jam antaŭe parolis, ke la kartvelia registaro eraregis, kiam nuligis aŭtonomion de Suda Osetio, — oni legas en ĵurnalo «Aĥali Taoba» de la 23a de decembro. Laŭ Klimiaŝvili, la sud-osetia aŭtonomio estis fondita de bolŝevikoj «nur» preskaŭ centjaron antaŭe, sed ekde tiam jam pasis tri generacioj, kiuj ne povas akcepti plenan nuligon de oseta aŭtonomio. Nek la oseta, nek la kartvela popolo kulpas, — estas bombo, lasita de Sovetio. Nun Suda Osetio estas fakte sendependa dum 12 jaroj, kaj jam la aŭtonomia statuso ne kontentigos osetojn.


«Kion krom aŭtonomio ni povus proponi al ili? Ni neniam agnoskos sendependecon de Suda Osetio, ĉar ĝi estas parto de nia lando, sed eble ni devas akcepti ilian rajton solvi siajn aferojn surloke, elekti propran prezidenton, plu gardi la osetan lingvon — sed enkadre de Kartvelio», — skribas Klimiaŝvili. Pri la situacio en Suda Osetio la politologo kulpigas plej unue la antaŭan potencon de Kartvelio, sed ankaŭ la nova prezidento Saakaŝvili jam sukcesis fari eraron: kiam en 2004 kartveliaj trupoj okazigis militan operacion por transpreni kontrolon pri la grava monto ĉe Tliakani.

Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la respubliko havas rusian civitanecon. Klimiaŝvili diras, ke li iam proponis fondi ĉe la limo de Suda Osetio specialan institucion, kie loĝantoj de tiu teritorio povus ricevi kartvelian civitanecon, sed tio ne estis farita. «Loĝantoj de Suda Osetio kaj Abĥazio ne povis eliri el siaj limoj, ĉar ili havis ne plu validajn pasportojn de Sovetio. Rezulte, ĉar ni nenion proponis al ili, ili prenis rusiajn pasportojn — ĉu estas ilia kulpo?» — eksklamacias la politologo.

«Ili bonege konscias, ke iam ili devos vivi en Kartvelio. Sed ni ne proponas al ili repaciĝon, ne proponas novajn ideojn. Ĉiuj diras, ke la oseta kaj la kartvela popoloj devas vivi amike, sed, malgraŭ la multegaj intertraktoj kaj renkontiĝoj, neniuj realaj paŝoj al tio okazis», — bedaŭras Ramazo Klimiaŝvili. Iam la kartvela lingvo estis vaste parolata en Suda Osetio, sed la tuta lasta generacio scias ne pli ol kelkajn bazajn frazojn en la kartvela.

Okruaŝvili

Okruaŝvili

Intertempe la sud-osetia prezidento Eduardo Kokojti kulpigis kartvelian potencon pri sabotado de la novembraj interkonsentoj pri malmilitigo de la regiono. Laŭ li, anstataŭ planita nuligo de militistaj fortikaĵoj Kartvelio multigis ilian kvanton en la regiono. Krome, «super niaj kapoj konstante flugas aviadiloj kaj helikopteroj», aldonis s-ro Kokojti. La nuna prezidento de Suda Osetio estas konata kiel arda adepto de la ideo pri unuigo de la oseta popolo enkadre de Rusia Federacio — antaŭe la sud-osetia estraro jam turnis sin al rusia parlamento kun oficiala peto aligi Sudan Osetion al Rusio, oni eĉ trovas juran bazon por tia aliĝo.

Kartvelia ministro de defendo s-ro Okruaŝvili sukcesis intrigi ĵurnalistojn per la frazo, kiun li eldiris dum festado de Nova Jaro en rezervista taĉmento ĉe la limoj de Suda Osetio; li diris: „En la jaro 2005 Kartvelio rehavigos al si ankoraŭ unu perditan teritorion. Tio okazos kun via helpo“.

Laŭ «Aĥali Taoba», Ossetia.ru kaj informagentejo «Regnum»

стр. 2 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2