Kio estas „kompromiso“ en Suda Osetio?

Kelkfoje dum la tago en EuroNews sonis ies ideo, ke Rusio (en la kazo de Sud-Osetio) „ne volas serĉi kompromison“ aŭ „iri al kompromiso“. Mi demandis min fine, kio estas kompromiso en opinio de la eldirinto? Ĉu akcepto de la mondkoncepto de certaj okcidentaj politikistoj?

Kartvelio en la limoj, pri kies tuteco oni senĉese parolas eksterlande, neniam ekzistis ekde la disfalo de Sovetunio. La agnosko de Sud-Osetio kaj Abĥazio fare de Rusio estas nur agnosko de la ekzistinta delonge situacio, ne plu.

Revene al komrpomisoj, iu en la sama EuroNews montris mapon de Sud-Osetio, tre malgrandan kvazaŭ celkonscie, ĉe kies limo (kvazaŭ) estas urbo Aĥalgori. Tiu urbeto ne estas ĉe la limo, ĝi estas ene de la oficiala sovetia teritorio de Sud-Osetio (pri kiu teritorio iam alvokis zorgi OSCE cetere), sufiĉe interne, kaj nomiĝas kompromise Leningori (tiel ĝi nomiĝis en Sovetunio) kaj senkompromise — Leningor (sen la gramatika finaĵo de kartvela nominativo). Aĥalgori estas partieca maniero nomi ĝin, la nov-kartvela.

Pri Aĥalgori/Leningor cetere eblas diri, ke ĝi estas ĉefurbo de la distrikto, kiu estas hejmloko de la oseta subetno ksanoj, kiuj nun fakte ne plu havas hejmlokon, ĉar la teritorion preskaŭ dum la tuta tempo de sud-osetia sendependeco kontrolis tbilisa registaro. Fuĝintaj de tie ksanoj en Cĥinvalo kaj Nord-Osetio miksiĝas kun pli multnombraj lokanoj kaj perdas sian unikan idiomon de la oseta lingvo…

Mi hazarde eksciis, ke en Cĥinvalo dum la severa atako de la stranga — demokratia porekstere kaj despotisma loke — registaro mortis frato de mia universitata samgrupano. La viro estis iom pli aĝa ol mi kaj laboris kiel denta kuracisto. Dum la bombado li kaŝis sin en kelo kun siaj parencoj; kiam estis paŭzeto inter la eksplodoj, — mia samgrupano rememoras, — li scivoleme eliris por ĉirkaŭrigardi: poste lia patrino rekonis liajn restaĵojn laŭ la piedvestoj. Tia estis la milito antaŭ ol venis aldonaj pacigaj trupoj el la nordo.

В Рокском тоннеле
Rusia tanko en la tunelo, kiu ligas Sud-Osetion kun nordo (Nord-Osetio/Rusio)

Kiam mi vidis en la televido prezidenton Medvedev parolantan pri agnosko de sendependa Sud-Osetio, mi ne kredis miajn orelojn. Pri tia agnosko oni petis dekkvin jarojn, oni atendis ĝin ĉiutage, la helpo atendata kaj venanta en ĉiam nesufiĉa kvanto estis ĉiama temo de esperoj, minacoj kaj mokoj en la retejoj, kie kartveloj kaj osetoj interparolis. Post la longaj jaroj neniu, nek mi, jam kredis, ke tia serioza subteno, milita kaj politika, eblas. Oni parolis pri plej teruraj ŝak-ideoj kiel „oni ŝanĝos Abĥazion por Sud-Osetio“ (lasos Kartvelion okupi Sud-Osetion kontraŭ libero de Abĥazio) kaj simile. Mi preskaŭ neniom konas la situacion en Abĥazio, sed pri Sud-Osetio nun mi sincere ĝojas. Kaj bedaŭregas, ke por ebligi la nunan atenton estis bezonata la senkompata sangavida atako, demaskinta la veran tbilisan politikon pri la eksaj aŭtonomioj.

Antaŭ deko da jaroj, kiam ankoraŭ prezidentis Ŝevardnadze, mi sciis inter dekoj da miaj sud-osetaj konatoj du-tri, kiuj povis imagi kompromisojn kun Kartvelio (vasta aŭtonomio kun la ebleco por loĝantoj de „Osetioj“ senvize viziti unu la alian, ekzemple). Post ĉi-aŭgusto mi ne imagas eĉ unun tian homon. La pontoj bruliĝis, kaj estus ege malbele elekstere trudi al tiuj trosuferintaj homoj „teritorian tutecon de Kartvelio“.