Preskaŭ cent jarojn antaŭe en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, — du lokaj grupoj de esperantistoj rememoris pri tio sendepende unu de la alia kaj proponis al Rusia Esperantista Unio (REU) fari grandan omaĝan esperantistan eventon en Peterburgo iam en majo 2010.
REU ricevis tiujn du proponojn de la du samnomaj (!) societoj kaj konsentis pri la kongreso (ĉu imageblas alio?), kondiĉe ke la du grupoj laboru kune pri la projekto.
Kaj jen hodiaŭ al peterburgaj esperantistoj venis letero de REU-aktivulo Mikaelo Bronŝtejn, pli konata kiel artisto. Li rakontas, ke li renkontiĝis kun la gvidaj personoj en la du societoj „Espero“:
Mi pretis esti provizora paciganto, admonanto, klariganto ktp, se nur la
homoj emos paroli kune pri tio — por fari komunan grandan kaj gravan
laboron. La homoj promesis. En majo. Antaŭ du tagoj mi certiĝis, ke de
ambaŭ flankoj absolute nenia movo estas farita tiudirekte.
Mi transloĝiĝis en Peterburgon jam preskaŭ dek jarojn antaŭe. Kaj jam tiam ekzistis dueco en la loka esperantistaro. Neniu komprenas aŭ povas klarigi, de kie la disiĝo fontas, sed temas pri io tute pratempa.
Mi vidas la eblan eliron en varto de alternativaj fortoj en la urbo: aperu la tria, la kvara kaj la centa grupoj (iusence tio okazas; ĉar krom du „Esperoj“ ekzistas ia reta grupo SPIRo kaj spuroj de kelkaj aliaj neoficialiĝintaj asocietoj) tiel ke la malnova konfliktado inter la unuaj du ne plu havu rimarkeblan signifon. Sed vere mi ne havas la bezonatan psikan forton por iri tiun vojon.
Plej verŝajne do mi simple deflankiĝos de la preparado de la venonta grand-Kongreso. Prefere mi elspezu mian tempon kaj entuziasmon por preparo de la lingva festivalo (marto aŭ aprilo 2010), dum ĝin ne eksegis iuj kelkaj grupoj…