Helpu la bierproduktantojn! | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Helpu la bierproduktantojn!

Автор: В. Иванов. Записано 16.01.2010 в 10:01

Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al Kirov. Jen kian reklamon li fotis tie:

Bierproduktantoj suferas. Helpu ilin.

La reklamo tekstas: „Helpu la bierfaristojn! Ekde la 1-a de januaro 2010 akcizoj je biero altiĝas trioble“. Mem Lebedev nomas la reklamon „plene paralizanta racian menson“.

Dum pluraj jaroj bierproduktado ĝuis favoran taksadon en Rusio, kiu celis subteni lokajn bierfarejojn. Samtempe multiĝis kvanto de grandaj fabrikoj kaj kvanto de bierdependaj rusianoj. Eble tio estas inter la kialoj por finfine levi la akcizon de 3 rubloj por litro ĝis 9 rubloj por ĉiu litro de produktata biero. Tio certe levos la finan prezon en la vendejoj.

La moka reklamo el Kirov alvokas la homojn, kiuj kutimas fini ĉiun tagon per botelo da biero, ŝpari je io alia.

Rusio, malgraŭ popularaj antaŭjuĝoj, ne estas la plej drinkanta lando de la mondo, sed okupas nur la 20-an lokon, se kalkuli alkoholon po unu persono, kaj la 23-an, se kalkuli en litroj da biero po persono (59 litroj jare). Gvidas la liston de la plej bieremaj landoj Ĉeĥio, kies loĝantojn eble helpas pri 157 litroj jare ankaŭ la floranta biera turismo.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Rusio antaŭis ĉiujn

Batalante kontraŭ piratado de komerca softvaro Rusio montris plej bonajn rezultojn inter la landoj de la mondo. Laŭ la raporto de...

• Rusio.ru — ĉu bezonata?..

La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto,...

• Lingva Festivalo k mono

Hodiaŭ mi kaj Sergej Andrejsons parolis kun la fakultatestro de la fakultato, kie ni okazigos la 4-an nian Lingvan Festivalon, la...

• Rusio kaj Turkio plu proksimiĝas

Iam dum unu jaro mi loĝis en komunloĝejo de postdiplomaj studantoj en la bela peterburga apudurbo Peterhof. La loko tre amikigis...


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »


Комментарии к записи „Helpu la bierproduktantojn!“

  1. Mevo:

    Ho, kompatindaj bierfaristoj! :) Ĉu la bildego ne klarigas, kiel eblas helpi?

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0