Malfeliĉa mond-reklamo

Malfeliĉas la tradicia reklamo de Esperanto en la franca « Le Monde ». Jen antaŭe oni mistajpis la vorton Esperanto (!) en titolo (!!). Jen ĉi-jare pro la striko plejparto de la stoko ne estis vendita.

Mislokitaj supersignoj aperas pli sube
Mislokitaj supersignoj aperas pli sube
Krom tio, ŝajne, en la malgranda leciono de la lingvo (paĝo 2 sube) mislokiĝis la esperantaj supersignoj. Okulfrape, ĉar la francaj cirkumfleksoj restas en siaj ĝustaj lokoj.

Mirinde, kiom da atento ĉiam altiras reklamoj de Miyoshi [mijoŝi] en la grandaj eŭropaj gazetoj. Esperantistoj atendas tiujn reklamojn, ili poste serĉas elŝuteblon por vidi kaj ĝoji. Kaj ĉiam estas kelkaj evidentaj, okulfrapaj misoj en ili. Mi proponus, ke la preparitan tekston povu vidi deko aŭ cento da esperantistoj antaŭ aperigo en gazetoj — eble tiam oni rimarkus „espeRNaton“ kaj senĉapelan „kosmosipon“.

La ĉi-jara elŝuteblo: prenu PDF-version de la reklamo ĉi tie.


Hastu vidi ĉe Edukado.net la liston de 70 eminentaj instruistoj de Esperanto.

One thought to “Malfeliĉa mond-reklamo”

  1. Miyoshi, laŭ mi, estas ja iom stranga persono. Tute eblas, ke li eĉ ne pensus proponi siajn materialojn por la antaŭa provlegado aŭ pritakso al la homoj, pli-malpli spertaj pri la E-instruado kaj informado.

    Tiu versio ŝajnas al mi pli verŝajna, ol la ekzisto de iu kaŝa komploto de la francaj gazetistoj kontraŭ Esperanto :).

Комментарии закрыты