En Bulgario

Mi venis al Sofia per alia flugo de „Malev“ el Budapeŝt. La unuan fojon dum tiu ĉi flugo mi sentis, kio estas „turbulado“ — ja estis kelkaj tre malagrablaj minutoj. Anstataŭ la varma lunĉo, kiun promesis antaŭe paĝaro pri registriĝo de biletoj, oni regalis nin per pakaĵeto da nuksoj kaj oranĝa suko. Tamen ĝenerale bona impreso pri la kompanio ankoraŭ restas.

La flughaveno de Sofia estas superba. Ne tiel superba, kiel tiu de Helsinko (Vantaa), sed tamen vere bona. Interalie per tio, ke ĝi estas granda, netumulta, sen vicoj kaj kun facila pasporta kontrolo. Estis tri giĉetoj por „civitanoj de EU-landoj“ kaj unu „por ĉiuj pasportoj“, mi eluzis la okazon kaj aliris la dua (sen vico do). Kutime neaparteno al la centro de la mondo ne helpas :)

Mia dorsosako bonorde venis, ŝanĝinte „aŭtomate“ flugojn en Budapeŝto. La malŝarĝo de la bagaĝo okazis rapide. Iom negative impresis, ke oni ne kontrolas ĉe elirejo, kies sakon kiu prenis (ĉar estis kromsento de nesekureco). En Vladikavkaz tia kontrolo estas, kaj ĝi impresas same negative (ĉar kreas plian vicon).

En la flughaveno min renkontis Miĥaela de la firmao „Gabi“, kiu invitis min al Rodopoj (vidu la antaŭajn enskribojn). Ŝi veturigis min al Kardĵali, kaj la vojo evidentiĝis esti iom pli longa, ol mi povus imagi. En tiu tago, mi ŝercis, mi konsciis, kia granda lando estas Bulgario. La vidaĵoj estis multloke tre pitoreskaj, sed jam ĉe la urbo Ĥaskovo iĝis mallume, kaj mi ne vidis, kiel ni alveturis al Kardĵali.

„Gabi“ enloĝigis min en „apartaj ĉambroj“ (oficiala klaso de hoteloj en Bulgario). Aspektas kiel aparta duĉambra loĝejo kun duŝejo ene de pli granda domo, en kies supra etaĝo loĝas la mastroj. La ejo estas nehejtata, pro kio ĝi ja malvarmas. Mi havas elektran varmigilon kaj uzegas ĝin, hehe. Estas varmega akvo en la duŝejo, puraj littolaĵoj, wifi-reto, fridujo, gladilo kaj aliaj bonaĵoj.

Restado ĉi tie (laŭ prezolisto surmure) kostas 30 levojn tage por unu persono kaj 40 por du (ĉ. 15 k 20 eŭroj respektive). Mi ja pagas neniom, kadre de la politiko pri mia „publikrilata“ invito (mi menciis tion en pli fruaj enskriboj). La mastroj estas tre bonveniga geedza paro; la edzo, Zlatko, kun rimarkebla ĝuo provas paroli ruse. Laŭ liaj vortoj, li posedas la plej grandan ruslingvan bibliotekon en la kvartalo. Li scias pri Peterburgo, sed Orĝonikidze aŭ Vladikavkaz estas nekonataj por li, kvazaŭ. Ni ankoraŭ ne parolis sufiĉe multe.

Cetere pri paroladoj. Estas, kiel ĉiam en Bulgario, malfacile elekti lingvon. Post kelkhora veturado kun Miĥaela, mi miksas la rusan, la anglan kaj la bulgaran kaj ofte miselektas lingvon (ion respondis al bulgaraĵoj de la mastroj en la angla ktp.).

Morgaŭ post la oka matene mi finfine vidos la urbon prilumita :)
En la programo morgaŭ estas la antikva urbo Perperikon, vizito al la historia muzeo de Kardĵali, ekskurso al la rokoj-fungoj (fungoforme eroziintaj rokoj) kaj tradicia manĝaĵo en traktiro.

Legu pri la sekva tago »»»