Mi vidas, ke Blazio estas enreta; saluton, kara Blazio, ni longe ne estis tiel proksimaj, kiel hodiaŭ. Mi estas nun en Budapeŝta flughaveno, ŝanĝante flugojn inter Helsinko kaj Sofia. Vere mi havas nur horon por sidi ĉe la «pordego 13», bone ke funkcias reto kaj haveblas tekokomputilo.
Mi flugas al Sofia per du aviadiloj de la hungara kompanio Malev, kaj ankoraŭ ne bedaŭras pri tio. Mi ankoraŭ nenie vidis tiajn novajn Boeing-ojn, kiel Malev havas :) Krome mi ĝuis sonon de la hungara parolo en la salono. Fakte plejparton de la flugo mi dormis.
Pli frue hodiaŭ mi havis renovan bazon por mia malŝato de la aŭtovoja doganejo inter Rusio kaj Finnlando. Inter ĉiuj 11 personoj de nia buseto, nur mia personeco vekis suspektojn: ĉiuj miaj aĵoj estis traserĉitaj kaj eĉ miaj fingropremaĵoj skanitaj (por tio mi estis kondukita al speciala obskura ĉambro ie en la interno de la doganeja domo). La limgardistoj trovis suspektinda mian ideon vojaĝi al Bulgario tra Finnlando, des pli suspektinda mian kelkfojan antaŭan estadon en Bulgario. Logikon mi ne komprenis ĝis nun kaj apenaŭ iam komprenos, sed ja por tio ekzistas doganejoj — por gardi sian internan pacon de suspektinduloj kaj por ĉiufoje montri al enirantoj ke ili ne vere estas tre bezonataj ĉi tie. Mi tamen klarigis al la doganistoj, ke mi simple ŝatas Finnlandon kaj Bulgarion samtempe — kaj ili ŝajnis konsenti, ke mi rajtas pri tio :)
Kiam oni eniras per trajno, malpli da tiaj aferoj okazas. Ĉar kontrolado okazas en moviĝanta trajno kaj estas ĉiam pli formala; do per alpago de kromaj dek eŭroj (diferenco inter buso k trajno) oni aĉetas iom da psikologia bonfarto.
Iom da faktoj pri Sofia, al kiu mi baldaŭ flugos (sed kiun mi ne vere vidos): estas la plej granda urbo de Bulgario; en ĝi fakte loĝas preskaŭ kvinono de la tuta loĝantaro. La vido estas belega eĉ laŭ la fotoj: Sofia kuŝas inter bela montaro. Mi ne pensas, ke urbego ĉirkaŭita de montoj estas ekologie bona solvo (povus kolektiĝi fumoj en tiu tasego, ĉu ne), sed fotoj estas belaj.
Oni renkontos min tie kaj veturigos al Orientaj Rodopoj, kie mi pasigos la semajnon (vd antaŭajn enskribojn).