Decembre al Bulgario (suda montaro)

La 1-an mi denove veturas al Bulgario. Ĉi-kaze pro la vere mirinda okazo…

Iam antaŭ pli-malpli unu jaro mi serĉetis en la reto informojn pri la urbo Kardĵali (suda Bulgario ĉe la limo kun Grekio, Rodopa montaro), kiu estis ĝemelurbo de mia denaska Vladikavkaz kaj tial vekas intereson ekde infanaĝo. Mi trovis paĝaron de firmao „Gabi Tour“ , iom eksmodan, sed kiu ŝajnis sola informfonto pri la urbo kaj la eblecoj vojaĝi tien.

La rusa parto de la paĝaro estis (kaj ĝis nun grandparte restas) specimeno de tre specifa rusa lingvaĵo, kiu fontas el proksimeco inter niaj lingvoj (rusa kaj bulgara). „Ĉiuj bulgaroj parolas ruse, la demando estas — kiugrade“, — formulis tion bulgara konato. Do, mi proponis provlegi kelkajn tekstojn de la paĝaro; senpage. El la firmao (kiu aspektas kiel negranda familia entrepreno) oni reagis, ni interŝanĝis kelkajn leterojn, mi ion faris kaj baldaŭ forgesis pri la okazintaĵo.

Antaŭ nelonge venis al mi letero el Kardĵali. La firmao, impresita de mia sincera interesiĝo, invitis min pasigi semajnon ĉe ili — senpage. Mi devis nur pripagi la flugon. Ja estis tre tenta propono!

Tra Helsinko k Budapeŝto mi venos per Malev-flugo al Sofia la 1-an de decembro. Ankoraŭ ne klaras, kio iĝos la vojaĝo — ĉu nur ripozo aŭ eble komenco de ia pli daŭra kunlaboro — sed mi nepre elmetados fotojn kaj impresojn ĉi tie sub etikedo Kardĵali.

La programo de la restado, kiun oni al mi jam sendis, aspektas tre interesa.