Tago 1: historia muzeo kaj Perperikon

Hodiaŭ demetene pluvis, kaj pro tio vojaĝo al megalita ruinaro Perperikon prokrastiĝis. Ni matenmanĝis en „Rio Bravo“, manĝejo kontraŭ la loka filio de iu universitato, ege prifumita loko kun pluraj belaj gejunuloj. Mi nenion povas diri pri la manĝaĵo, ĉar ĝi estis rostita pano, kiun malfacilas kuiri malbone. Kaj poste ni iris al la loka historia muzeo.

La historia muzeo de Kardĵali feliĉas baziĝi en bela konstruaĵo fare de renoma arkitekto Pomerancev (ruso, i. a. fama pro la katedralo Aleksander Nevskij en Sofia). Ĝi enhavas diversajn belaĵojn, trovitajn en Kardĵali kaj apude, interalie ĝia fierindaĵo estas malgranda fajne farita arĝenta ŝlosilo, kiu estas faldebla. Kaj en ĝia faldaĵo estas stampileto. Ŝajne mezepoka, eble alportita el Eŭropo, sed ĉio jam miksiĝis en la kapo :) Alia vidindaĵo estas pli ol metron alta romia bronza lumigilo, oni nomas fantaste grandan takson de ĝia prezo. En la tria etaĝo estas interesa prezento de pli proksima epoko: la procezo pri preparado de tabako (grava loka industrio ĝis nun) ka.

tabako

La muzeo estas grandega por dimensio de la negranda urbo, tamen ĝi ne estas troa por loko, tiom historie ŝarĝita. Mi ŝatis la muzeon multe kaj ankaŭ la parketon antaŭ ĝi.

Ni tagmanĝis en restoracio kun tute banala nomo „Starata kaŝta“ (Malnova ejo/domo). Tamen la maniero kuiri kaj prezenti tradician bulgaran manĝaĵon estis plej bona tie inter ĉiuj lokoj, kiujn mi ĝis nun vidis. Mi manĝis ŝkembe-ĉorba‘on (tre tradicia supo el intestaro de bovo; aspektas kaj gustas alie en Kaŭkazio), iun bakaĵon kun fromaĝo kaj salaton. En Slanĉev Brjag kaj Nesebar nenion similan eblas eĉ trovi. Ĝuste tiajn travivaĵojn mi atendis, veturante al la interna Bulgario, malpli influita de facila turista mono. Turista mono ja estas ankaŭ en Kardĵali, sed ĉefe de enlandaj turistoj, plejparte sofianoj.

Post kiam ni satiĝis (mi sentis min preskaŭ ebria) ni ekveturis al Perperikon. Estas granda loko sur monto kelkajn kilometrojn for de Kardĵali. Iam tie estis sanktejo de trakoj (trakianoj?), restis multaj ejoj, kies veran celon jam neniu povos konjekti, sed oni kredas, ke estis kvazaŭ templo de la Suno. Estis ankaŭ romia, bizanca, bulgara kaj iomete otomana periodoj. Kelkloke videblas muroj, popece faritaj en diversaj teknikoj: la plej frua trakia, la pli posta bizanca ktp. Lokanoj esperas puŝi Perperikonon al la listoj de monda heredaĵo de UNESCO.

Tio ĉi estas la supozata rita trono de la supera diservanto: oni proponis al mi sidiĝi, sed mi konsideris tion tro banala kaj nur pozis apude:

6737984-7724c700-560

Mia ĉefa impreso pri Perperikono estas la absoluta silento en ĝia supro. Estas tre paca kaj bela loko, eĉ en decembro, kaj, se mi estus homo de iom alia tipo, mi petus la ĉiĉeronon por duonhoro eksilenti :) La ĉiĉerono tamen estas tre interesa de etnografia vidpunkto: rusa (aŭ prezentita al mi kiel tia) virino el Ukrainio, kiu konatiĝis kun sia bulgara edzo en Kievo; ŝi parolas kun la edzo en la rusa kaj kun la filinoj — en la ukraina (mi tion atestis mem, ŝi faris poŝtelefonajn vokojn, ion kunordigante inter ili). En Bulgario ŝi plene naturiĝis kaj dividas plurajn lokajn ideojn, kiujn ŝi pli efike transdonas dank’ al komuna lingvo inter ni (la rusa); inter alie mi eksciis du freŝajn (por mi) komplot-teoriojn — pri la grekoj, kiuj intence kaj eble per koruptado de bulgaraj politikistoj silentigas la famon de arkeologiaj trovitaĵoj en Bulgario, kaj pri la ege riĉaj ĉu-araboj, kiuj evidente pripagis la kontraŭturkajn misagojn de Ĵivkov en la okdekaj (vere tro krudaj kaj antaŭvideble malefikaj; tiom stultaj, ke nur ia malpaciga intenco venas en la kapon kiel logika klarigo).

6737986-ebbaefed-560

La vojo al Perperikon kaj la montara aero tie estis tre forta bato por mia organismo. Mi sentas min tro sana nun kaj volas dormi :) Tamen post duonhoro mi ankoraŭ havos manĝon. Tiam mi definitive iros dormi.

Mi havigis al mi kelkajn levojn (estas belega loka valuto, kiun lokanoj strange arde deziras anstataŭi per nekomparebla eŭro) kaj planas morgaŭ viziti vendejojn. Oni havas ĉi tie grandvendejon Billa, sed la aliaj vendejoj aspektas privataj familiaj entreprenoj. Laŭdire, Bulgario produktas interesajn ledaĵojn, oni mendis al mi alporti gantojn de ĉi tie.