En Petropavlovsk-Kamĉatskij meznokto

Ĉiutage je la tria laŭ moskva horzono la ĉefurba radios disaŭdigis longan anoncon pri preciza tempo, kiu komenciĝis ĉiam de la frazo „en Moskvo estas la dekkvina“, poste sekvis longa listo de aliaj urboj kun la tempo en ili kaj la lasta mencio ĉiam estis „en Petropavlovsk-Kamĉatskij — meznokto“. La ĉiutageco de tiu anonco kaj la imago pri vasteco de la lando, kiun ĝi donis, ĉiam fascinis min, ekde infanaĝo. Sed pro la novaj decidoj de la ŝtata estraro la ĉiutaga anonco pri preciza tempo ŝanĝiĝos jam ĉi-printempe.

Dum la printempa ŝanĝo al la „somera tempo“ kelkaj regionoj transiros al la najbaraj horzonoj, tiel pligrandigante kelkajn kaj forigante la aliajn horzonojn de la lando. Inter la ŝanĝataj estas Kamĉatko kaj Ĉukotko, kiuj ekuzos la horzonon de Magadan. Tiel la anonco pri la preciza tempo kun mencio de Petropavlovsk-Kamĉatskij, verŝajne, restos en radio-elsendoj, sed sonos je la kvara laŭ Moskvo.

Aliaj tri regionoj, kiuj ŝanĝos horzonon la 28-an de marto, estas Samara kaj Kemerova provincoj kaj Respubliko Udmurtio. Tiel anstataŭ 11 horzonoj estos nur 9 en Rusio. Onidire, en Ĉinio entute estas nur unu horzono, la pekina, kaj ĉio funkcias.