Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
La Granda Komisio kaj ĝia adreso
«We chose Matthew 28:28, the great commission, as our central text», legas mi en la teksto, kiun mi devas traduki en la rusan. Strangege, en la rusa Biblio tiu verso forestas, la libro de Mateo finiĝas je 28:20. Denove diferenco en numerado, mi kredas, kiel en Psalomaro (tie eĉ ĉapitroj estas diverse numeritaj). La «granda […]
5 bonaĵoj de la tago
1. Dum la paŭzo inter miaj matenaj kaj posttagmezaj lecionoj mi anstataŭ preni por riparado mp3-ludilon, revenis hejmen. Estis bela sperto de komuniko kun la filino. Ŝi estis tre romantike pensema hodiaŭ, ne kiel kutime — ien arde strebanta. :) 2. Vikipediisto A…mer relative afable reagis al mia interveno rilate lian projekton de la latinida […]
Nova studado
Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato. Dum du jaroj mi pensis pri aliĝo al la programo, kaj jen ĉi-jare maturiĝis por tio. Evidentiĝis, ke partopreno kostas tolereblan sumon kaj la templano enhavas preskaŭ ĉion, kion mi deziris […]
Kalle
Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn […]
La golfo de Kara-Bogaz
Gorĝo de la fama golfo Gorĝo de la grandega golfo Kara-Bogaz-Gol en orienta parto de la Kaspia lago. Iam mi legis, ke tiu unika golfo estas natura produktejo de saloj, tre valoraj por kemia industrio. I. a. oni konstruis tie digon por foje ŝtopi la alfluon de akvo, elvaporigi ĝin kaj ricevi pretan por ekskavado […]
Matenmanĝo de esperantisto
Matenmanĝo de esperantisto Mi matenmanĝas en t-ĉemizo de E@I, la blanka kato ripozas sur miaj genuoj. Cetere, tiu kato ankaŭ estas iom esperantista. Kortuŝa bildo de li kun la novjara gratulkarto de UEA aperis en Esperanto-revuoj.