Jen merkrede mi finfine la unuan fojon estis en la kurso de la finna! Ĝi okazas en Inkerin Liitto.
Lecionoj okazas dufoje semajne, komenciĝas je la sepa vespere kaj finiĝas je 21:15. La grupo estas iom granda, en mia tago ĉeestis 14 lernantoj diversaĝaj, sed mi certas, ke 3-5 homoj forfalos en la plej proksima tempo. Estis, kiel mi imagas, tro multe da malfacilaĵoj por la unua leciono.
En la daŭro de la leciono mi plenigis amuzetan enketilon. Ĉar Inkerin Liitto estas inkerifinna organizo, la enketilo enhavis demandojn «Ĉu vi membras en Inkeriin Liitto kaj kiun numeron vi havas?» (mi respondis «ne»), «Ĉu vi estas en la vico por elveturo kaj kiun numeron vi havas?» (mi respondis «ne», temis pri elmigrado en Finnlandon evidente) kaj eĉ «Kiu el la parencoj estas finno?» (tiu demando estis metita iom tro rekte, kvazaŭ sen ebleco respondi «ne», kaj mi lasis malplenan spacon).
Mi estis en la unua parto de la leciono iom malkontenta. Eble ĉar mi atendis ion fabelan de la kurso :) Ĉe la fino de la leciono mi ŝanĝis la opinion, ĉar mi eksciis multon novan, pri kio mi eĉ ne supozis antaŭe: i. a. ke la vorto poika havas neregulan pluralon (pojat, se mi ĝuste memorfiksis) kaj ke la vortoj tämä, mikä, kuka kaj tuo havas pluralajn formojn.
Inter la 30 vortoj, kiujn mi devas lerni ĝis la sekva leciono (hodiaŭ vespere) estis pli ol dek nekonataj! Ekzemple, avain „ŝlosilo“ kaj vene „boato“. Estas ja bona efiko de la kurso, ĉar memstare mi kutime lernas nur vortojn, kiujn por mi facilas lerni (por kiuj mi rapide trovas asociojn).
Mi ankaŭ rimarkis, ke mem la fakto, ke iu diras al mi voĉe ion jam estas tre grava por memorado. Ekzemple, mi plufroje legis kaj eĉ skribis mem, ke en la finna ekzistas vortoj tuli/tulli/tuuli, sed mi neniam bone memoris, kion kiu el la tri vere signifas. Sufiĉis, ke la instruistino nur unufoje rakontu pri tio — kaj mi jam bone kunligis vortojn kun la signifoj.
Do ĝenerale mi estas tre kontenta kaj, ĉar mi jam pagis por la monato, ankoraŭ studos tie minimume monaton.