Mistera kongresa kuriero

Mi memoras la fruktodonan ĵaŭdon de la roterdama Universala Kongreso pro la kunsido de E@I, kiu okazis en LKK-ĉambro. Ni sukcesis rekonatiĝi (ĉar intertempe al E@I-aktivularo aliĝis freŝaj personoj) kaj pridiskuti multajn detalojn pri la nova projekto Aktuale.info.

En iu momento en la ĉambron eniris s-ino Loes [lus] Demmendaal kaj demandis, ĉu ni hazarde havas la tiutagan kongresan kurieron. Kelkaj el ni havis — mi konservis ĝin, ĉar en ĝi temis pri TEJO, aliajn numerojn mi post tralego kutime remetadis ĉe la budo de UEA por ke ankaŭ aliaj homoj legu. Sed ŝi, rigardinte la unuan paĝon, diris, ke ne tiun numeron ŝi serĉas, sed ĝian alian version, kie „anstataŭ la foto sube estas teksto“. Tian version ni ne trovis, ŝi foriris, kaj ni revenis al nia kunsidado. Mi tiam rande de mia menso demandis min: kio povus esti la teksto kaj kial dum unu tago aperas du variaĵoj de kongresa kuriero?

La hieraŭa materialo en „Libera Folio“ prilumas la historion pri la ĵaŭda kuriero. Kiel evidentiĝis, en la unua versio de la informilo estis teksto pri la merkreda okazaĵo, kiam kongresanon el Svedio forkondukis loka polico. Li rifuzis porti kaj montri sian kongresan ŝildeton kun la nomo kaj kongresa numero, tio iĝis la kaŭzo. Iu decidis demeti la tekston pri tio el la kuriero eble por ne embarasi la publikon. Eble vane, ĉar al la kongresa kuriero senteble mankis iom da flaveca spico.

Mi opinias, ke homoj ja plenumu la facilan postulon de organizantoj pri portado de ŝildoj. Ili estas oportunaj por alparoli personon, por rekoni famulon antaŭe nerenkontitan, ankaŭ por distingi la siajn de la aliaj (ekzemple por scii, en kiu lingvo alparoli personon). Mi tamen rememoras mian dumkongresan sperton, kiam helpanto postulis mian ŝildon en matena prezento de la politika partio EDE. Mi kutime ne portis la nomŝildon en stratoj kaj tiutage forgesis elpoŝigi ĝin ĉe la enirejo en la Borson (kongresejon). Ne estas granda problemo elpoŝigi, surmeti kaj pardonpeti, sed mi estis tre malagrable impresita de tiu postulo tiam, ĉar mem la postulinto havis ŝildon kun la sola vorto sur ĝi… HELPANTO.

Se mi estus helpanto dum tiu kongreso, mi almenaŭ per skribilo aldonus mian nomon ie en la libera spaco por ne esti nur „emanacio de sistemo“, sed ankaŭ homo.

4 thoughts to “Mistera kongresa kuriero”

  1. Nu, se mi iĝas fonto, mi ŝatus emfazi, ke ŝi ne kolektadis ĉiujn numerojn (por bruligi ilin?), sed serĉis unu numeron por, supozeble, vidi ĝin aŭ havigi al propra kolekto de Esperantaj raraĵoj.

  2. Ŝi ekzemple ne kunhavis aliajn kolektitajn ekzemplerojn. Do ne estas bazo por konjekti, ke ŝi volis „elpreni“ ilin. Nek ŝi petis pri kelkaj tiuj ekzempleroj, kiel eble farus mi, se mi volus iom kaŝe kolekti la „neĝustajn“ ekzemplerojn. Ŝi nur serĉis la tekston por tralegi, plej verŝajne.

Комментарии закрыты