El reta dialogo:
— Vidu, ekzemple vi infuzis teon kaj foriris porlonge. Dum vi estis aliloke, ĝi malvarmiĝis kaj ne plu estas bongusta, eĉ se vi provus varmigi ĝin. Same estas pri amrilatoj — denove ne estos same bonguste…
— Fek! La teo!..
[Kiam mi rerakontis tiun anekdoton al la edzino, ŝi diris: „Cetere, ĉu vi povus fari teon?..“
Tio aldonis eĉ plian tavolon al la historio.]
En mia okazo pli ĝustas la anologio kun ŝaŭmvino (ankaŭ ĝi malboniĝas, se longe staras malfermita), ĉar teon mi ne tro ŝatas kaj hejme preskaŭ ne trinkas.