Eĥoŝanĝo ĉe Biteable

„Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde“ estas Esperanta frazo, kiun oni uzas por kontroli, ĉu servo subtenas la ses specialajn Esperantajn literojn (la tiel nomatajn „ĉapeligitajn“). Mi do provis la frazon ĉe Biteable, la servo kiu ebligas facilan kreon de videoj. Komence mi ĝojis, kaj tuj poste mi ĉagreniĝis. Vidu kial: Estas plej strange… Nu almenaŭ tiu „ĉ“ aspektas […]

Подробнее

Paralele tradukitaj frazoj

Pli frue diskonigita per republikigoj kvazaŭ-Esperanta frazo „mi amas sin“ el la listo „Kiel diri pri amo en cent lingvoj“ ne plu restas sola. Al ĝi, okaze de la Pasko, aldoniĝis alia neekzistanta „Esperanta“ frazo: „Kristo levigis! Vere Li levigis!“ — ĝin republikigis kelkaj ruslingvaj blogoj okaze de la festo. Malofte okazas, ke listoj en […]

Подробнее

La ĉefa podkasto

La ĉefa esperantista podkasto — Radio Esperanto — festas sian unuan datrevenon hodiaŭ. Mi gratulas per la ligilo al la paĝaro kaj elkora rekomendo: vizitu, elŝutu la elsendojn kaj abonu la novajn per RSS. Radio Esperanto — kies banaletan nomon redaktoro Korĵenkov klarigas per tio, ke antaŭe ĝi ne estis okupita — estas elstara ekzemplo […]

Подробнее

Ankoraŭ unu lingva skandalo

Iam la Granda Latva Studentino Dace Kalninja decidis legi pri si en Interreto. Sed eĉ la kolerego pro la legitaĵo ne igis ŝin almenaŭ blasfemi en la rusa. Je similaj mallongaj rakontoj pri latvino Dace plenas la ruslingva Interreto ekde kiam novaĵservoj diskonigis historion de la latva studentino. Ŝi laboris en vendejo Narvesen kaj rifuzis […]

Подробнее