Jen merkrede mi finfine la unuan fojon estis en la kurso de la finna! Ĝi okazas en Inkerin Liitto. Lecionoj okazas dufoje semajne, komenciĝas je la sepa vespere kaj finiĝas je 21:15. La grupo estas iom granda, en mia tago ĉeestis 14 lernantoj diversaĝaj, sed mi certas, ke 3-5 homoj forfalos en la plej proksima […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Televido daŭre surprizas: Westö
Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas […]
La preskaŭ bona finna vortaro
Jen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse). Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория» Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas […]
Televido surprizas
Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje […]
Dostojevskij kaj la rusia ŝtato
Jen mi foliumis la plenan verkaron de Fjodor Dostojevskij (eldonita en 1894 jam post morto de la fama verkisto). En la unua libro de la verkaro estas biografia skizo, jen unu alineo el ĝi, kiu impresas kiel aparta libro (almenaŭ impresis tiel min): La 23-an de aprilo 1849 petraŝevistoj estis arestitaj, inter ili ankaŭ Dostojevskij, […]
Esperanto ĉe „Eĥo Moskvi“
La 20-an de januaro je la 10-a matene en «Eĥo Moskvi» (Eĥo de Moskvo) okazis diskuto pri la temo «Ĉu indas fari universalan internacian lingvon?» Dum la diskuto estis bone (certe, kun eraroj) menciita Esperanto, i. a. oni klare menciis tradukojn en Esperanton de Tolstoj kaj Stragackije, donis kelkajn vortojn por ekzemplo ktp. Konkludojn el […]
La 18-a de januaro en historio
La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro ĉe la suda bordo de Ladoga lago, en kiu urĝe estis konstruitaj fervojo kaj aŭtovojo. Nur en januaro de la jaro 1944 la ringo de blokantaj trupoj ĉirkaŭ la urbo estis plene forigita… En […]
Foririnta civilizo: mirindaj fotoj
Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo. La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara […]