Архив рубрики „En Esperanto“
Mislegitaj
Автор: В. Иванов. Записано: 31.08.2009 – 07:36Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa.
Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas unu pri la alia, ke eĉ ne povas legi personajn nomojn en aliaj slavaj lingvoj. Slavoj en ali-slavaj landoj parolas la fuŝan anglan. Jen du slavaj nomoj en mallonga fragmento, jen oficiala kunteksto, kiu postulas ian kontrolon, kaj jen du eraroj, en ambaŭ nomoj.
Željko estas jugoslavo, eble serbo, mi ne povas esti certa. Kaj la nomo legatas certe Ĵel’ko (kun mola /l/, kiun ja rusoj povas prononci). Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, mi konfesu. Sed mi tuj supozis, ke ĝi estas legata tiel — kaj mi kontrolis en Interreto, vere ekzistas Ĵel’ko (Желько) Maksimoviĉ kaj pluraj aliaj. Sufiĉis unu minuto por kontroli.
Kaczmarek certe ne estas [kaŝmarek], malgraŭ ke ĝuste tiel sonas plej amuze. Foje oni opinias, ke ali-slava lingvo estas tiu, kiu sonas amuze. Tute ne nepre. Cz estas legata kiel /ĉ/, do la povra komponisto estas Kaĉmarek (en la rusa kaj en Esperanto forestas diferenco inter polaj cz/ć, do sufiĉe precizas transdono per „ĉ“ — certe pli ol per „ŝ“).
Aliaj eraroj same malbonas kuntekste de profesia filologia laboro. Chianese estas legata kiel /kjaneze/, mi preskaŭ certas. Ĉar, malgraŭ asertoj de kelkaj esperantistoj kaj ĉiuj idistoj, kunmeto ch tute ne estas universala maniero transdoni sonon /ĉ/ — en la itala ĝi estas maniero transdoni sonon /k/ antaŭ literoj „i/e/y“, kie „c“ alikaze devas soni kiel /ĉ/ (*cianese do estus [ĉaneze] aŭ [ĉjaneze], mi ne certas).
Multaj dirus: tio ne gravas. Eble, vere, ne gravas. Sed tiukaze ne indas eĉ legi tiujn literaĉojn komence de filmo! :)
Теги: lingvoj, skribo, slave, tradukoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
“…proksimas al fin’…”
Автор: В. Иванов. Записано: 15.08.2009 – 02:37La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo.
Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, Nesebaro; videblis ecx Pomorie kaj la monto cxe Kablesxkovo. Bulgario havas, preskaux en la tuta sia teritorio, tre pitoreskan reliefon.
Malgraux mia grumblado pri ne suficxe viglaj bazaroj, ekde mia kauxkazia periodo mi ne mangxis tiajn bongustajn persikojn (”praskovi”) kaj tomatojn (”domati”), kiel cxi tie. Mi ankaux apenaux iam ajn nagxis cxiutage dum tiom da tagoj sinsekve.
Tre versxajne ni revenos tutfamilie la sekvan jaron. Por tiam ni planas vojagxojn for de la maro: interalie al la Rila monakejo kaj eble io ankoraux lauxvoje. Mi sxatus viziti regionon de Kirgxali, la frata urbo de Vladikavkaz, sed ne certas pri entuziasmo de aliaj familianoj; tamen estas nur 200 km, mi eble povus veturi sola tien, por 1-2 tagoj. En Bulgario, krom relative oportuna busa sistemo, funkcias petveturado: mi rimarkis facile forveturantajn junulojn ecx en la ripozloka areo. Ĝisdatigo posta: en tiu sama jaro mi ja sukcesis viziti na Kardĵali (pli supre nomita Kirĝali) por tuta semajno.
Cxe la fino de nia resto cxi tie mi jam, sxajne, atingis kontentigan nivelon de komprenado de la bulgara parolo. Mi jam kun pli da certeco legas lokajn gazetojn kaj kun lerteco partoprenas cxiutagajn situaciojn, foje ecx iom pli komplikajn ol simpla acxeto en vendejo. Vintre mi eble umos pri aktivigo ankaux de la parola kapablo: por ne nur kompreni, sed ankaux esti komprenata.
Fotojn de nia cxi-jara resto mi sxutas al Ipernity.
Sabate estas la loka festo, tago de Nesebaro: ni provos partopreni ĝin.
Interalie, por la sekva jaro ni volonte koincidus ĉi tie, ĉe la Suna Bordo, kun iu ripozanta esperantista familio kun infanoj de 3-5 jaroj. Anoncu vin, ni konas bonajn lokojn kaj utilajn sekretojn ;)
Теги: bulgario, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Zagrebo ne egalas Budapeŝton
Автор: В. Иванов. Записано: 14.07.2009 – 09:33La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj banknotoj. „Leganto povas riproĉi min, ke en mia rakonto pri Zagrebo ne estas montrita io interesa. Kara leganto, mi aŭdacas certigi vin: en Zagrebo estas nenio pli interesa“, — li skribas en la paĝaro pri siaj vojaĝoj.
Preskaŭ en la sama tempo (eble kadre de la sama vojaĝo) Lebedev vizitis Budapeŝton kaj nomis ĝin „rava“. „Kelkloke Budapeŝto tre similas Peterburgon, — fotoblogas Lebedev, — kaj kelkloke ĝi estas centoble pli bela“.
Persone min inter la budapeŝtaj fotoj de Lebedev plej impresis trolejbuso „Ikarus“ kaj malnova metropolitena enirejo.
Теги: eŭropo, tradukoj, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion
Автор: В. Иванов. Записано: 10.07.2009 – 01:55
Germana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj.
La artikolo rakontas pri paso de esploro fare de svisa Heidi Tagliavini, kiu ricevis por tio financadon de EU sume de 1,6 milionoj da eŭroj.
Fine de la artikolo ĝia aŭtoro Uwe Klussmann rekte demandas pri la rolo de Usono en la sanga okazintaĵo:
Samtempe multaj komisionanoj scivolas, kion ĝuste la ambasadoro de Usono en Tbiliso kaj la eksa konsilanto de Nacia militista kolegio John Tefft sciis pri la ordonoj de Saakaŝvili por ekmarŝo [al Cĥinvalo]. La scivoluloj ŝatus demandi: kial nenio en la ŝtata departamento de Usono respondis telefonan vokon de la rusia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Grigorij Karasin, kiam la okan de aŭgusto matene komenciĝis milito — ja tiam en Vaŝingtono estis posttagmeza labortempo?
Aliaj komisionanoj ŝatus paroli kun la vic-ŝtatsekretario Daniel Fried, kiu respondecis pri Kartvelio. Fried antaŭnelonge private konfesis antaŭ germana politika eksperto, ke Saakaŝvili en aŭgusto „malkontroliĝis“.
Tamen komision de Tagliavini ne starigos demandojn antaŭ usonanoj. Laŭ vortoj de unu ĝia membro, „al nia estro kaj al EU, plej verŝajne, ne sufiĉos kuraĝo“ por tia paŝo.
Post la aŭgusta milito en 2008 nur du ŝtatoj rekonis sendependecon de Sud-Osetio — Rusio kaj Nikaragvo. Aliaj indifirentas aŭ insistas je bezono „konservi teritorian tutecon“ de Kartvelio. Cĥinvalo kaj plejparto de la cetera Sud-Osetio estis memregata ekde memstariĝo de la kartvela ŝtato pro disfalo de Sovetunio.
Теги: citaĵoj, kaŭkazio, osetio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »
Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj
Автор: В. Иванов. Записано: 03.07.2009 – 06:05„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“.
„Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se vi kreskis inter rusparolantoj kaj tralegis 300 kilogramojn da rusa literaturo?“ — demandas Nekto en la teksto pri influo de migrantoj al lastatempa „malboniĝo“ de la rusa lingvo.
La diskuton vekis antaŭnelonga eldiro de rusia ministro pri kulturo Avdejev, li publike diris, ke homoj lastatempe malpli bone parolas ruse pro la influo de interna migrado en la lando. Tion li diris, atentu, post kunveno dediĉita al toleremo.
Pasis nur du tagoj, kaj konsilanto de la ministro s-ino Uvarova transdonis al novaĵagentejo lian alian opinion: „Oni ne ligu la problemon de malaltigo de lingva kulturo kun la migraj procezoj, ne metu respondecon pri ĝi sur la kapojn de migrintoj“.
Marina Korolova, radioĵurnalistino ofte komentanta pri aferoj de lingvo kaj migrado, komentis ŝanceliĝon de ministro tiel:
Eblas nur lotumi pri tio, kion vere opinias ĉefo de la Kultura Ministerio kaj kial li neis siajn vortojn. Eblas tamen ne lotumi. Mi pensas, ke iu montris al la ministro „nekorektecon“ de lia unua eldiro, — tial li rapidis rifuzi de ĝi. Por eviti eventualan skandalon…
Malbona scio de la rusa lingvo estas inter la ĉefaj belaspektaj akuzoj kontraŭ eksterlandaj migrintoj en Rusio. Oni postulas enkondukon de ekzameno por rajtigo pri laboro, en Peterburgo funkcias nokta lernejo por eksterlandaj migrintoj, kie ili interalie studas la rusan lingvon. Tamen ĝis nun ne sonis akuzoj pri influo de internaj dialektoj al malbona lingvouzo.
Gravas rimarki, ke internaj diferencoj en la rusa lingvo estas relative malgrandaj, se konsideri grandecon de la lando. Temas pri regiona ŝanĝo de akcento en kelkaj vortoj, cento da leksikaj diferencoj kaj varia prononcado de fonemo /g/ kaj /o/ en neakcentita pozicio.
Ĉu en via lingvo ekzistas provincanoj, kiuj aparte malbone influas la lingvon? ;) Ĉu sudanoj en Francio kaj nordanoj en Germanio?
Теги: citaĵoj, migrado, rusa lingvo, rusio, skandaloj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Peterburganoj ne povas dissegi la kongreson
Автор: В. Иванов. Записано: 11.06.2009 – 05:25Preskaŭ cent jarojn antaŭe en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, — du lokaj grupoj de esperantistoj rememoris pri tio sendepende unu de la alia kaj proponis al Rusia Esperantista Unio (REU) fari grandan omaĝan esperantistan eventon en Peterburgo iam en majo 2010.
REU ricevis tiujn du proponojn de la du samnomaj (!) societoj kaj konsentis pri la kongreso (ĉu imageblas alio?), kondiĉe ke la du grupoj laboru kune pri la projekto.
Kaj jen hodiaŭ al peterburgaj esperantistoj venis letero de REU-aktivulo Mikaelo Bronŝtejn, pli konata kiel artisto. Li rakontas, ke li renkontiĝis kun la gvidaj personoj en la du societoj „Espero“:
Mi pretis esti provizora paciganto, admonanto, klariganto ktp, se nur la
homoj emos paroli kune pri tio — por fari komunan grandan kaj gravan
laboron. La homoj promesis. En majo. Antaŭ du tagoj mi certiĝis, ke de
ambaŭ flankoj absolute nenia movo estas farita tiudirekte.
Mi trasloĝiĝis en Peterburgon jam preskaŭ dek jarojn antaŭe. Kaj jam tiam ekzistis dueco en la loka esperantistaro. Neniu komprenas aŭ povas klarigi, de kie la disiĝo fontas, sed temas pri io tute pratempa.
Mi vidas la eblan eliron en varto de alternativaj fortoj en la urbo: aperu la tria, la kvara kaj la centa grupoj (iusence tio okazas; ĉar krom du „Esperoj“ ekzistas ia reta grupo SPIRo kaj spuroj de kelkaj aliaj neoficialiĝintaj asocietoj) tiel ke la malnova konfliktado inter la unuaj du ne plu havu rimarkeblan signifon. Sed vere mi ne havas la bezonatan psikan forton por iri tiun vojon.
Plej verŝajne do mi simple deflankiĝos de la preparado de la venonta grand-Kongreso. Prefere mi elspezu mian tempon kaj entuziasmon por preparo de la lingva festivalo (marto aŭ aprilo 2010), dum ĝin ne eksegis iuj kelkaj grupoj…
Теги: peterburgo, skandaloj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev
Автор: В. Иванов. Записано: 04.06.2009 – 04:16Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;)
Jen du interesaĵoj, kiujn mi trovis ĉe Lebedev hodiaŭ kaj kiuj povus interesi internacian publikon, se elstarigi ilin elpost la lingva baro:
1. Foto el fore orienta rusia urbo Ĥabarovsk (vidu en Vikipedio pri la urbo). Dum la intercivitan milito post la oktobra revolucio Siberio kaj Fora Oriento estis inter la lastaj „blankulaj“ terenoj. En Ĥabarovsk konserviĝis memortabulo, kies teksto tradukeblas tiel: „En tiu ĉi loko la 5-an de septembro 1918 blankuloj brutale torturis [ĝis morto] 16 aŭstro-hungariajn milit-muzikistojn, kiuj simpatiis la sovetan potencon“.

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)
Cetere, unu el la plej elstaraj E-verkistoj Julio Bagi (Baghy) laŭ sia propra sperto sciis, kiel aŭstro-hungarianoj trafis la Foran Orienton de Rusio. Li ankaŭ multe verkis pri tio: oni parolas pri la „siberiaj romanoj“ de Baghy, inter kiuj la plej facile legebla estas certe la „Verda koro“, intencita kiel legolibro por komencintoj.
2. Alia interesa foto, ĉe kiu pli gravas la teksta komento, estas pri la plej esperantista urbo de Rusio — la mondkonata Ĉeboksaro. Necesas komenti, ke en Esperantio tiu urbo estas multe pli konata, ol en reala „gaĝa“ vivo. Do, Lebedev elmetas tre belan foton de la „Ĉeboksara golfo“ ĉe sunsubiro kaj komentas:
Malantaŭ tiu neloga nomo (mi ĉiam certis, ke en Ĉeboksaro ne povas esti bone) kaŝis sin paradizo. Tonditaj deklivoj, fontanoj el akvo, ripozantaj labortage homoj, varma vespero. Kutime tiajn bildojn oni metas sur kovrilojn de reklamlibretoj. Ne urbo, sed sanatorio.

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)
Mi havis la saman impreson pri tiu feliĉa urbo, kiam mi vizitis ĝin por prezenti la osetan kaj loglanon en ĝia mojosa lingva festivalo en 2004. Sed tio ne mirindas, mi estas facile kortuŝata persono; estas multe pli mirinde, ke tian komenton faris Lebedev, kutime sarkasma pri io ajn.
Cetere, mi planas iri al la ĉi-jara lingva festivalo en Ĉeboksaro kun la tuta familio. Devas esti interesa sperto, eĉ malgraŭ la malpli bela vetero en oktobro.
Теги: ĉeboksaro, fotoj, lf, literaturo, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »
Ministro kontraŭas eksedziĝojn
Автор: В. Иванов. Записано: 15.05.2009 – 20:57
Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda civitano Salonen post eksedziĝo alportis en Finnlandon sian filon kontraŭ la deziro de la eksa edzino, pri tio informas BBC.
Kiel diras la oficiala teksto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la kontraŭleĝa ago havis rilaton la ĝenerala konsulejo de Finnlando en Sankt-Peterburgo, kie lastatempe loĝis Salonen, havante eĉ eksdatan rusian vizon.
Laŭ rusia leĝaro elporti infanon eksterlanden sen skriba konsento de ambaŭ liaj gepatroj estas krimo. Parte pro tiu postulo ni ĉiam elveturas plenfamilie — por eviti aldonajn burokrataĵojn ĉe la limo. Kiel rusiaj limgardistoj povis ellasi s-ron Salonen kun la filo, sen permeso de la patrino, laŭ la nevalida vizo, — mi ne povas eĉ imagi.
La kazo de Salonen ne estas la unua simila. Antaŭe franca civitano kaj lia rusa eksedzino longe dividadis sian filinon, rezulte de kio Francio planas juĝi la rusinon, dum Rusio — la francon.
Kiel komentis unu parenca al mi psikologo, limuloj (estas termino) geedziĝas sen konsulti psikoterapeŭton — poste okazigas internaciajn skandalojn kaj turmentas la infanojn. Sufiĉe bona priskribo por tiu novaĵ-serio.
En aliaj blogoj: blogulino el Kimrio rakontas pri danĝeroj de butikamado rabate; moskvano trovis utilan softvaron por uzi poŝtelefonojn moderne.
Теги: finnlando, infanoj, politiko, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »
Eŭrovido-09 kaj IJK-38
Автор: В. Иванов. Записано: 11.05.2009 – 16:43Jen mia subtitoligo de la kanto, kiu prezentos Rusion en la baldaŭ okazonta kantokonkurso „Eŭrovido“:
La knabino estas el Kievo, havas ukrainan familinomon kaj la refrenon kantas en la ukraina lingvo (mi ne certas, ke ŝi tiel kantos ankaŭ en la konkurso, mi ie duonorele aŭdis plene rusan version).
Ne temas pri tio, ke mi ege ŝatas tiun ĉi kanton, sed mi nur pensis, ke eble estas bona uzo de Esperanto — traduki kelkajn kantojn de Eŭrovido, aparte tiujn, kiuj ne estas en la angla aŭ la rusa (kiujn mi komprenas pli-malpli).
Se paroli pri la preferoj, mi tre ŝatis la kantojn de Armenio, Israelo, Bosnio-Hercegovino kaj Hispanio. La belaruso, kiu kantos por Norvegio, ankaŭ elstaras, kvankam mi apenaŭ voĉdonos por li — pro la supozo ke ankaŭ sen mia voĉo li havos sufiĉe altan takson el Rusio :)
Fakte ĉi-jare la sistemo pri voĉdono estas ia komplikigita, mi ne sukcesis finkompreni ĝin (ĉefe ĉar ne multe penis fari).
Cetere, pri multe pli interesaj filmetoj; UEA publikigis unikan 23-minutan videon pri la IJK de la jaro 1938, dum kiu TEJO (tiam TJO) estis fondita.
Теги: eŭropo, ijk, junularo, rusio, uea, video
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Du prezidentoj
Автор: В. Иванов. Записано: 04.05.2009 – 03:24Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia:
Теги: humuro, rusio, televido, tradukoj, video
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »